Salang-pasejo aŭ Montpasejo Salang (perse كتل سالنگ, Kotal-e Sālang) estas la plej grava montpasejo inter Kabulo kaj Norda Afganistano, en la montaro Hindukuŝo. Ĝi trairas la Salang-tunelon en alto de 3400 metroj. Ĝi estis finkonstruita laŭ traktato el 1955 en 1964-65 fare de la Sovetunio. Ĝia tunelo longas 2,6 km, estis ĝis 1973 la plej alte situanta vojtunelo de la mondo.

Ĝis malfermo de la tunelo, oni ne uzis la montpasejon, sed la Ŝibar-pasejon en alto de 3000 m, kio bezonis tritagan veturon dum pli longa vojo.

Bildgalerio redakti