Salcedo estas la ĉefurbo de la provinco Hermanas Mirabal en Dominga Respubliko. Ĝi estas la naskoloko de la heroinoj de Domingo, nome Mirabal-fratinoj, kiuj mortis en la lukto kontraŭ la diktatoro Rafael Trujillo. Muzeo en la urbo memorigas la tri fratinojn; ĝi estis zorgita de la restanta fratino, nome Bélgica (Dedé) Mirabal, ĝis sia morto la 1an de Februaro, 2014.[1]

Salcedo
municipo de Domingo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 40 510  () [+]
Loĝdenso 213 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 25′ N, 70° 23′ U (mapo)19.42-70.39Koordinatoj: 19° 25′ N, 70° 23′ U (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Areo 190,6 km² (19 060 ha) [+]
Salcedo (Domingo)
Salcedo (Domingo)
DEC
Salcedo
Salcedo
Situo de Salcedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salcedo (Hermanas Mirabal) [+]
vdr

La urbo ricevis sian nomon laŭ Francisco Antonio Salcedo kiu luktis en la nordokcidenta parto de la lando kontraŭ la aremo de Haitio dum la Doming-Haitia Milito post la sendependigo de Domingo disde Haitio en 1844.

Agrikulturo estas la nura ekonomia agado en la municipo, escepte pri kelkaj tre malgrandaj industrioj; la ĉefaj produktoj estas kuirbananoj, manioko kaj kakao.

Notoj redakti

  1. Garcia, Franklin (2014-02-03). "Last Surviving Mirabal Sister, Doña Dede, Dead at 88". Huffington Post. Alirita la 22an de Marto 2021.