Salgiro (ruse Салгир, ukraine Салгир, krime-tatare Salğır) estas la plej longa rivero de la Krimea Duoninsulo.

Salgiro
Rivero en Krimeo
ruse Салгир, ukraine Салгир, krime-tatare Salğır

La rivero Salgiro en Simferopolo
Elfluejo: Nordaj deklivoj de Ĉatirdago, Krimeo
Enfluejo: La golfo Sivaŝo de la Azova Maro
Longo: 204 km
La akvokvanto en la malsupra parto: 2 m3/s
La areo de la akvobaseno: 3750 km²

La rivero longas 204 km., la areo de ĝia baseno estas ĉirkaŭ 3750 km2. Salgiro estas formita de kuniĝo de la riveroj Angaro kaj Kizilkobo, kiuj komenciĝas sur la nordaj deklivoj de la Krimea montaro. Poste Salgiro fluas nordorienten kaj alfluas la golfon Sivaŝo. La rivero estas nutrata plejparte de neĝoj kaj subteraj akvoj. Somere en la malsupra parto de la fluejo ĝi sekiĝas. Ĉe la rivero Salgiro situas la ĉefurbo de Krimeo — la urbo Simferopolo, ĉe kiu sur la rivero estas kreita la simferopola akvorezervujo (ene de Simferopolo la rivero akceptas sian sufiĉe grandan dekstran alfluanton — la riveron Malgranda Salgiro). La akvo de la rivero estas uzata por produktado de energio kaj ankaŭ por agrikulturaj bezonoj.