Salomona blanka ibiso

La Salomona blanka ibiso (Threskiornis molucca pygmaeus), konata surloke kiel Tagoa,[1] estas distinga, nana subspecio de la Aŭstralia blanka ibiso. Ĝi estis foje konsiderata plena specio Threskiornis pygmaeus. Ĝi troviĝas nur en la insuloj Rennell kaj Bellona, en la Salomonoj de Melanezio, en sudokcidenta Pacifika Oceano.[2][3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salomona blanka ibiso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Threskiornis
Specio: Th. m. pygmaeus
Threskiornis molucca pygmaeus
(Mayr, 1931)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kutimaro redakti

Tiu ibiso estas tre komuna kaj vidata en grupoj de ĝis 30 birdoj laŭlonge de ŝoseoj, sur strandoj kaj en arbaroj. Ili vizitas ankaŭ vilaĝojn kie ili manĝas kun la hejmaj kokoj. Ili manĝas surgrunde senvertebrulojn. Dum la reprodukta sezono, ili nestumas en malgrandaj kolonioj en arbaraj arboj kaj en insuloj en la Lago Tegano.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bird Life. Welcome to Lake Tegano. Tegano-lake.com (2009). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2011-12-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-07-23.
  2. Australian White Ibis (Threskiornis molucca). HBW 1, p. 493. Lynx Editions – Internet Bird Collection. Alirita 2011-12-21.
  3. Lowe, Kim W.; & Richards, Geraldine C. (1991). “Morphological Variation in the Sacred Ibis Threskiornis aethiopicus Superspecies Cornplex”, Emu 91 (1), p. 41–45.