Salso (hispane Salsa por „saŭco“) estas formo de latinamerika muziko.

muzikgrupo de salsa stilo

Antaŭhistorio redakti

 
Salso

En la unua duono de la 20-a jarcento, la insulo Kubo estis la centro de latinamerika muziko kaj donis multajn gravajn muzikajn impulsojn al ĉiuj ŝtatoj proksimaj de la Karibia Maro, aparte al Meksiko kaj Usono. Kubo estis preferata feria kaj libertempa vojaĝocelo de multaj usonaoj - ekzistis intensa muzika interŝanĝo kaj novaj muzikaj ideoj rapide eniris la usonan muzikan komercon. Komence de la jarcento la stilo Danzón venis de Kubo al Meksiko kaj ekde la 1920-aj jaroj tie pli kaj pli populariĝis en Meksik-urbo kaj Veracruz. En la 1930-aj jaroj la kuba danco Rumbo furoris inter Florido kaj Novjorko, de post la muzikaĵo „El Manisero“ de Dan Azapiazu y su Havana Casino Orquesta, la unua sukcesa Rumba muzikaĵo en Usono. Ekde la 1940-aj jaroj pli kaj pli miksiĝis latinamerikaj ritmoj kun luiziana ĵazo - sub la influo de la stiloj Bebop kaj Big Band en Usono formiĝis latinamerikaj dancorkestroj nomataj „Latin Big Bands“. Aparte Novjorko iĝis centro de ”latinamerika ĵazo". Alian vojon fine de la 1940-aj jaroj prenis la danco Mambo: La kubano Dámaso Pérez Prado en Meksiko jam ioman tempon ludis Mambo-ritmoj, ĝis en 1949 al la muzikaĵo „Qué rico es el Mambo“ alvenis la granda sukceso.

En 1955 ritmo variigita de la stilo Danzón, sed pli malrapida, surprize sukcesis en Novjorko: la Ĉaĉao. Estis la tempo de la grandaj dancorkestroj, kiuj muzikis en imponaj dancaj palacoj, kaj multaj el la orkestraj muzikistoj kaj kantistoj estis kubanoj kaj aliaj latinamerikanoj. Du portorikanoj, Ismael Rivera kaj Rafael Cortijo, ekkunlaboris en 1948: ili miksis la afriko-karibiajn ritmojn Bomba kaj Plena kun la latinamerika orkestra muziko, kaj kreis muzikajn sonojn tutnovajn por la tiama tempo. Kun sia grupo „Cortijo y su combo“ ili en Usono kaj Porto-Riko tre populariĝis.

Per la kuba revolucio en 1959 kaj la sekva usona politiko pri izoliĝo de Kubo, la vigla muzika interŝanĝo inter Usono kaj Kubo draste finiĝis. Multaj kubano fuĝis al Usono, kuba muziko en Usono komence de la 1960-aj jaroj havis lastan kulminon. Iuj usonaj aŭtoritatoj provis ekde la jaro 1962 malplialtigi la kuban muzikan influon en Usono - ekzemple devis fermiĝi la legenda dancpalaco Palladium en Novjorko. Ritmoj el Brazilo, kiel Bosa-Novo kaj Sambo, fermu tiun truon. En 1964 muzikgrupo venis al Novjorko, kiu internacie revoluciigis la muzikan guston: la Beatles. La influo de la rokmuziko ne plu haltigeblis.

Tiam ekestis nova fandiĝo de latinamerikaj ritmoj kaj rokmuziko, nomata Boogaloo. Ĝi havis mallongan furoran tempon inter la jaroj 1966 kaj 1969, kaj muzikhistorie estis la rekta antaŭŝtupo de la stilo salso - la alia grava muzika antaŭŝtupo estis la latinamerika ĵazo.

Karakterizaĵoj redakti

 
La ritma normo nomata «kleo de sono», kiun oni uzas ofte en latinida muziko (sono, rumbo, salso, ktp.), jen en sia versio «3-2». Tiu ritma ĉelo sin ĉi tie prezentas en 4/4-a takto («moderna» notacio, populara en Eŭropo kaj Usono), same kiel en la «tradicia» formo en 2/4-a takto (kiun plue uzas multaj perkutinstrumentistoj latinamerikaj).
 
La «kleo de sono» en sia versio «2-3» (multe malpli kutima ol la kleo 3-2.
Tiu ritma ĉelo sin ĉi tie prezentas en 4/4-a takto («moderna» notacio, populara en Eŭropo kaj Usono), same kiel en la «tradicia» formo en 2/4-a takto (kiun plue uzas multaj perkutinstrumentistoj latinamerikaj).

La salso prezentas jenajn karakterizaĵojn:

Krom la perkutinstrumentoj la instrumentado kompletiĝas per piano, kontrabaso (oftakaze elektra basgitaro), trumpetoj, trombonoj, malpli ofte per saksofono, fluto kaj violono. La influo de afrikokuba ĵazo destinas la aranĝon, kvankam ne estas nepre kondiĉa en la salso.

Ritmo redakti

La ritma ĉelo plej reprezenta salson nomiĝas «kleo aŭ klefo de sono» (aŭ «kleo 3-2»), kiun tradicie ludas la klaveoj. La ritma normo de la kleo 3-2 konvenas en unu sola takto en un solo compás:

1 . . . 2 . . . 3 . . . 4 . . .
+ . . + . . + . . . + . + . . .

La numeroj reprezentas la kvaronnotojn, la plusa signo [+] reprezentas la frapon de la klaveoj, kaj la punkto [.] reprezentas ĉiun deksesonan noton.

Ekzistas alia normo tre simila, la «kleo de rumbo» (aŭ «kleo 2-3»), kiu prezentas la frapotriopon en dua pozicio:

1 . . . 2 . . . 3 . . . 4 . . .
. . + . + . . . + . . + . . + .

La kleon oni ne ĉiam frapas rekte, sed ĝi formas la bazon de aliaj perkutinstrumentoj, same kiel ankaŭ de la kanto kaj de la akompano, kiuj uzas ĝin kiel ritmon komunan por siaj propraj frazoj. Ekzemple ĉi tiu estas la komuna ritmo de la sonorilo kun kleo 2-3:

1 . . . 2 . . . 3 . . . 4 . . .
+ . * . + . * * + . * * + . * *

La plusa signo [+] reprezentas gravan frapon de la sonorilo.
La steleto [*] reprezentas akran frapon de la sonorilo.

Evoluo de la stilo salso redakti

Komencoj redakti

En 1963 la muzikisto Tito Rodríguez kun sia orkestro lastfoje koncertis en la karnavalo en Venezuelo; poste li malfondis ĝin. Lia eksa pianisto Eddie Palmieri, sekve de tio reorganizis sian propran muzikgrupon “La Perfecta”: kiel bazon li difinis krom kantado, piano, kontrabaso, Tumba-tamburoj, bongoj kaj ankaŭ du trombonojn. La muzikaĵojn, en kiuj aŭdebis elementoj de ĵazo kaj improvizaĵojn, aranĝis li mem. La ideon, koncentri sin je trombonoj kiel solaj akompanaj instrumentoj ritmaj, li prenis de la portorika muzikisto Mon Rivera. Per tiu sono li iĝis la pioniro de la salsa muziko. Li adiaŭis de la pompo kaj brilo de la grandaj Charanga-orkestroj, sed ankaŭ adiaŭis de la kuba sono, en kiu ĉiam gvidis la trumpetoj, neniam la trombonoj. Muzikaj lokoj ne plu estis la dancpalacoj, sed malgrandaj klubejoj kaj trinkejoj en la urbokvartaloj. La muzikaj aranĝaĵoj kun trombonaj sonsekvoj iĝis pli agresemaj, kaj en la tekstoj senteblis la sociaj kaj poltikaj konfliktoj de la tempo.

La 1970-aj jaroj redakti

En 1964 Johnny Pacheco, usona orkestrestro kun domingaj radikoj, fondis la sendependan muzikdiskan produktejon Fania. Komence li uzis la novan firmaon nur por disvastigo de la propra muziko. Tri jarojn poste lia partnero, la italdevena usonano Jerry Masucci, iĝis firmaa manaĝero. La firmao eksubtenis plurajn muzikistojn, kiel la rokmuzikan kaj ĵazan pianiston Larry Harlow kaj la kontrabasiston Bobby Valentín, kaj aparte subtenis junajn, ankoraŭ nekonatajn muzikistojn kiel la nur 15-jaran tromboniston Willie Colón kaj la kantistojn Ismael Miranda kaj Héctor Lavoe. En 1968 la Fania-muzikistoj debutis en la muzikejo „Red Garter“ en la artista novjorka kvartalo Greenwich Village kaj organizis "ĵazan feston" nomatan „descarga jazzística“, en kiu multaj tiam konataj artistoj de latinamerika muziko prezentis la novan miksaĵon de la stiloj Boogaloo kaj latinamerika ĵazo. La movado tamen ankoraŭ ne stabilis - la plej multaj muzikistoj estis nur invititaj kaj redisiris post la vespero. La firmao Fania tial ekde la jaro 1968 koncentriĝis konstrui propran muzikgrupon, nomatan "Fania All-Stars". Tiu muzikgrupo en 1971 koncertis en la dancsalono „Cheetah” de Manhatano, kaj ties muzikaĵoj iĝis la bazo por kvar vinilaj diskoj kaj por la unua kineja filmo pri salso, nomata „Nuestra Cosa Latina“ ("nia afero latina"). Jaron poste la Portorika Organizaĵo por Latinamerika Muziko (PROLAM, angle „Puerto Rican Organization for Latin American Music“) en la Centra Parko de Novjorko okazigis subĉielan koncerton kun la grupo Fania All Stars, kiu altiris 50.000 aŭskultantojn. Jaron poste, en 1973, la grupo unuafoje koncertis en la plenplena sportejo Yankee Stadium en la novjorka urboparto Bronkso - koncerto kun preskaŭ 60.000 aŭskultantoj kaj kun etoso de urba festo. Samtempe la usonaj gazetaro, radio kaj televido amplekse raportis pri la nova muzikstilo, iom puŝite de la kunlaborantoj de la firmao Fania. Muzikistoj de la firmao dum tiuj jaroj ripete faris koncertajn vojaĝojn al Kolombio kaj Venezuelo, por prezenti sian muzikon. En 1975 organiziĝis konkurso pri "latina novjorka muzia premio" („Latin NY Music Awards“), la unua premio pri salsa muziko, kio sekvajare instigis la organizantojn de la premio Grammy enkonduki novan kategorion pri salsa muziko. Iom post iom la firmao Fania aĉetis ĉiujn konkurantajn firmaojn ankaŭ produktantajn latinamerikan muzikon en Usono, kaj tial havigis al si faktan monopolon pri salsa muziko tiulande. La grupo Fania All-Stars definitive certigis sian renomon kiel gvida salsa grupo. En 1977 al la grupo aldoniĝis la kantisto Rubén Blades el Panamo - ties talento dum la sekvaj ses jaroj ankoraŭfoje suprenpuŝis la sukceson de la firmao Fania kaj vaste diskonatigis la salsan stilon ekster Ameriko.

La 1980-aj jaroj redakti

La 1980-aj jaroj de multaj muzikemuloj konsideriĝis la jardeko de dekadenciĝo de la salsa muziko. La firmao Fania ne plu lanĉis novajn sukcesojn kaj la eksaj Fania-muzikistoj startis soloajn karierojn. Serĉe de novaj impulsoj ili parte eksperimentis pri rokmuzikaj instrumentoj en salsa muziko, aparte pri sinteziloj. Rubén Blades en 1980 publikigis tiel nomatan "konceptan albumon" de la nomo Maestra Vida I kaj II, en kiu ĉiu muzikaĵo interplektatas kun la sekva kaj ĉiuj albumaj muzikaĵoj tial efikas kiel tuto. Sed tio restis escepto: principe la impeto je muzika kreemo, kiu vivigis la salsajn muzikistojn de la 1970-aj jaroj, pli kaj pli malfortiĝis.

Komence de la 1980-aj jaroj la kabla televido atingis Portorikon kaj per tio la epoko de la muzika televida kanalo MTV kun internaciaj rok- kaj popmuziko. La oferto de muzikaj ritmaj alternativoj subite multobliĝis kaj la salsa muziko pli kaj pli malaperis el la amaskomunikiloj. Anstataŭe alia karibia ritmo plenigis la vakuon: la Merengo, veninta el Domingo.

Por denove interesigi la amaskomunikilojn pri salsa muziko, la muzikistoj komencis rearanĝi pli malnovajn kantojn, ekzemple priamajn baladojn, en salsaj ritmoj. Tiel ekestis salsaj amkantoj, ofte kun frivolaj aludoj al seksumado, en la deziro rehavi komercan sukceson. Kion oni persone neniam kuraĝus eldiri, iĝis temo de salsaj muzikaĵoj: seksa deziro kaj pasio, invito al amindumado kaj adulto ... naskiĝis la subkategorio „salsa erótica”.

Tamen ne ĉiuj salsaj muzikaĵoj evoluiĝis tiel: la en 1986 en usonaj radiostacioj plej aŭdigita salsa muzikaĵo estis El gran varón de Willie Colón - rakontaĵo pri la sociaj temoj.

Aktuale redakti

En 1987 juna, ĝis tiam nekonata kantisto el Nikaragvo kontaktiĝas kun la sukcesa Eddie Santiago en Porto-Riko kaj post mallonga, sed tre produktema kunlabora fazo kun li (1989-91) instigas la finon de la tempo de la substilo „salsa erótica”: Luis Enrique. Li koncentriĝas pri pli trankvilaj kaj pli mildaj salsaj sonoj, intence kontraste al tio kion li nomis "malnova salso", „salsa vieja”. Tiu stilo enradikiĝis sub la „salsa romántica“, do romantika salso, kaj daŭriĝas ĝis nun. La dum la 2010-aj jaroj plej sukcesa salsa kantisto, reprezentanto de la „salsa romántica”, estas Marc Anthony.

Grupoj, muzikistoj kaj kantantoj redakti

Notoj redakti

  1. «Arsenio Rodríguez interview 1970 - Part 2 of 3» (intervjuo kun Arsenio Rodríguez, 1970, parto 2 de 3).