SalutkartoGratulkarto estas ilustrita, faldita karto representanta esprimon de amikeco, kunkontenteco, amo aŭ alia simila sento. Kvankam salutkartoj estas uzataj kutime je specialaj okazoj, kiaj naskiĝtagoj, Kristnasko aŭ aliaj ferioj, ili povas esti sendataj ankaŭ por danki aŭ esprimi aliajn sentojn. Salutkartoj, kutime liverataj kun koverto, aperas laŭ granda vario de stiloj. Estas kaj amasproduktitaj kaj manfaritaj versioj kiuj estas distribuataj de centoj de entreprenoj.

Montrataj vendotaj salutkartoj.

Hallmark Cards kaj American Greetings estas la plej grandaj produktistoj de salutkartoj en la mondo. En Britio oni ĉirkaŭkalkulas ke oni elspezas unu bilionon da pundoj je salutkartoj ĉiujare, kaj averaĝa persono sendas 55 salutkartojn jare.[1] En ĉiuj landoj la kutimoj ne estas samaj. En Orienta Eŭropo estas tre popularaj la salutkartoj dum Pasko kio en aliaj eĉ kristanaj landoj ne estas tiome.

Referencoj redakti

  1. "Card sharps", BBC News, 2006-10-12. Kontrolita 2006-10-14.

Vidu ankaŭ redakti