Salvina priono, Pachyptila salvini, konata ankaŭ kiel Mezgrandabeka priono, estas specio de marbirdo de la familio de petreloj nome Procelariedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvina priono
Salvina priono
Salvina priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila salvini
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Salvina priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Sub-specioj redakti

La Salvina priono havas du subspeciojn, nome

Etimologio redakti

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[5] Fulmar devenas el Malnovnordlanda lingvo laŭ kiu full signifas haladza kaj mar signifas mevo reference al ties simila aspekto kun mevoj and ties haladza stomakoleo kiun ili produktas.[5] La porspecia vorto salvini estas latina aludo al brita ornitologo Osbert Salvin.

Priskribo redakti

La Salvina priono estas malgranda 29 cm petrelo kun grizblanka plumaro (griza supre, blanka sube), kaj blueca beko.[6] Kiel ĉe la Larĝbeka priono ĝi havas lamelojn en sia beko por filtri la maran akvon por akiri manĝerojn.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

 
Pachyptila salvini- MHNT

Tiu malgranda priono reproduktiĝas kolonie sur nombraj ĉeantarktaj insuloj en suda Hinda Oceano. La kolonioj de Salvina priono estas vizitataj nur nokte por eviti predadon fare de rabmevoj. La nestoj estas kaŝitaj en nestotruoj kutime elfoŝitaj engrunde. La nestotruoj estas vizitataj regule ankaŭ kelkajn monatojn antaŭ la reproduktado. La ino demetas ununuran ovon en novembro aŭ komence de decembro, kio estos kovata dum ĉirkaŭ 50 tagoj. Ambaŭ gepatroj kunhavas respondecon pri kovado kaj idonutrado ĝis la elnestiĝo de la ido, kio okazas ĉirkaŭ 60 tagojn post eloviĝo.

Manĝo redakti

La ĉefaj komponaĵoj de ties dieto estas amfipodoj kaj krilo, kvankam ili povas manxgi ankaŭ fiŝojn kaj kalmarojn. Aldone al filtrado, manxgo estas akirita per kaptado kaj hidroplanado.[1]

Teritorio kaj habitato redakti

La Salvina priono reproduktiĝas ĉefe ĉe la Pork-Insulo de Krozetoj, kie oni ĉirkaŭkalkulas ke reproduktiĝas kvar milionoj da paroj de tiu specio. Aliaj reproduktejaj kolonioj estas Princ-Eduardaj Insuloj, Sankta-Paŭlo kaj Amsterdam-Insulo. Mare ili teritorias el Sudafriko oriente al Novzelando.[4]

Konservado redakti

La Salvina priono ne estas konsiderata minacata. Kvankam ties nombroj malpliiĝis ĉe kelkaj insuloj kie ratoj kaj katoj estas enmetitaj, la monda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 12 milionoj da birdoj. Sekve ili ricevas klasigon Malplej Zorgiga.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,0 4,1 4,2 Clements, James (2007)
  5. 5,0 5,1 Gotch, A. T. (1995)
  6. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  7. "BLI"

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2009). "Medium-billed Prion - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 17an Julio 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19a Junio 2009). "Pachyptila salvini (Medium-Billed Prion)". BayScience Foundation. Konsultita la 17an Julio 2009.