Salyan (Azerbajĝano)
Salyan aŭ Saljan estas urbo en Azerbajĝano. Ĝi estas administra centro de distrikto Salyan. En la urbo vivas ĉirkaŭ 38.000 homoj.
Salyan | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 396 (1989) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 36′ N, 48° 59′ O (mapo)39.596848.9837Koordinatoj: 39° 36′ N, 48° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | −19 m [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salyan, Azerbaijan [+] | |||
La urbo estis la ĉefurbo de la Saljana ĥanlando inter 1729 kaj 1789, kiu poste iĝis parto de Ĥanlando Kuba. Ĝi apartenis ekde 1806 al la rusa imperio.
Saljan kuŝas ĉe la rivero Kura. La urbo havas muzeon pri urbo kaj la distrikto.
La urbo estas ligita al la landa fervoja reto kaj tie iras ankaŭ la azerbajĝana vojo M3.