Sam & Max Hit the Road

Sam & Max Hit the Road estas grafika aventur-videoludo, origine kreita kaj eldonita de LucasArts en 1993 por DOS kaj en 1995 por Makintoŝo-komputiloj. Ĝisdatigita kaj renovigita versio por Vindozo cetere aperis en 2002. Ĝi estis la naŭa videoludo, kiu uzis la videoludo-sistemon SCUMM.

Sam & Max Hit the Road

Disvolvo Lucasfilm Games
Eldoninto Lucasfilm Games
Distribuo Steam
Muziko Clint Bajakian
Serio Sam & Max
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro aventura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila muso
PEGI-klasifiko PEGI 12
vdr

La videoludo baziĝas sur la fikciuloj de la komikso Sam & Max, fare de Steve Purcell. Ĝi rakontas la aventurojn de la du fantaziaj detektivoj Sam (granda, homaspekta hundo) kaj Max (malgranda, histeria kuniklo) tra karikatura Usono, serĉante eskapitan saskvaĉon.

Sam & Max Hit the Road, samkiel aliaj videoludoj de LucasArts, famiĝis pro sia simpatia etoso kaj pro sia ĉiea humuro.