Samuel "Sam" Woodyard (naskiĝis la 7-an de januaro 1925 je Elizabeth en Nov-Ĵerzejo; mortis la 20-an de septembro 1988 en Parizo) estis usona frapinstrumentisto de ĵazo, kiu popularigis la ludon sur du bastamburoj.

Sam Woodyard
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1925 (1925-01-07)
en Elizabeth
Morto 20-an de septembro 1988 (1988-09-20) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Sam Woodyard komencis sian muzikistokarieron en loka ritmenbluso-bando de Paul Gayton proksimume 1950. Post tio li muzikis en 1951 ĉe Joe Holiday, en 1952 ĉe Roy Eldridge kaj ekde 1953 ĝis 1955 ĉe Milt Buckner, antaŭ ol li en 1955 membriĝis en la Orkestro Duke Ellington, en kiu li (kun interrompoj) restis ĝis 1968. Li formis krome duopon kun frapinstrumentisto Jimmy Johnson kaj koncertis kun Mercer Ellington. Post sia foriro de Ellington li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso kaj fariĝis interalie akompanmuzikisto de Ella Fitzgerald. En la 1970-aj jaroj pro sanproblemoj li nur ja malofte prezentis kaj tiam precipe kiel perkutinstrumentisto, ekzemple en la bandego de Buddy Rich en 1974.

En la jaro 1975 Woodyard transloĝiĝis al Parizo, muzikis tie kun la ensemblo Paris Reunion Band de Nat Adderley kaj gastis ankaŭ en Germanujo. En la malfruaj 1970-aj jaroj li koncertvojaĝis kun la bando de Claude Bolling. Lia lasta muzika aktiveco estis la kunverkado de la albumo The Door de Steve Lacy; monaton pli malfrue li mortis en Parizo sekve de kancermalsaniĝo.[1]

Duke Ellington gloris la energiplenan „ritmigiston“ Woodyard kiel sian plej bonan frapinstrumentiston ekde Louie Bellson. En sia membiografio li skribis: Li ne klopodas, altrudi sin en la malfonon kaj premi la aliajn en la ombron. Li volas nur ĉeesti kaj muziki per korpo, animo, kapo kaj pulso per sia instrumento, la tamburoj. Neniu bum-vum, neniu nalnecesa laŭteco, plena volumeno nur tie, kie ĝi estas oportuna. Kiam li ludas, li ĉiam ŝajnas ekigi erotikan rilaton al sia frapinstrumentaro, kio instigis min al la titolo "A Drum Is A Woman" .[2]

Diskoj redakti

Gravaj albumoj kun Duke Ellington redakti

Aliaj sonregistraĵoj de la gastmuzikisto redakti

  • Harold Ashby: Scufflin’ (Black & Blue, 1978)
  • Jimmy Hamilton & His Orchestra: Swing Low Sweet Clarinet (Fresh Sound, 1960)
  • Johnny Hodges: At Sportpalast; Berlin (Pablo, 1961)
  • With Billy Strayhorn And The Orchestra (Verve, 1961)
  • Lionel Hampton: Ring Dem Vibes (Emarcy, 1976)
  • Quincy Jones: The Birth Of A Band (Mercury, 1959)
  • Clark Terry And His All Stars: Duke With A Difference (Riverside/OJC, 1957)
  • Ben Webster: The Soul of Ben Webster (Verve, 1957–58)
  • Marcel Zanini: Lotus (Black & Blue, 1976, 1985)

Rimarko redakti

  1. Antaŭe reĝisoro Bertrand Tavernier estis fondinta kune kun aliaj „Asocion de la Amikoj de Woodyard“ por lia subteno. Laŭ: Nekrologo
  2. Citita laŭ Kunzler, p. 1308

Literaturo redakti