Samba Karnavalo de Asakusa

La Samba Karnavalo de Asakusa (japane 浅草サンバカーニバル, Asakusa samba kānibaru, portugale Carnaval de Asakusa) estas strata festo, kiu okazas ekde 1981 ĉiun jaron en Asakusa, kvartalo de Tokio. Je tio dum la lasta sabato en aŭgusto kostumitaj dancistoj kaj festoĉaroj paradas tra Asakusa, je kio simile al karnavalo en Rio-de-Ĵanejro diversaj sambolernejo konkuras en konkurso.

Samba Karnavalo de Asakusa
karnavalo
Lando(j) Japanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Dancistino dum la 26-a Sambokarnavalo de Asakusa en 2006

Historio redakti

Asakusa, kiu troviĝas en la malnova kerno de Tokio en la nuna distrikto Taitō, estis longe konata kiel tradicia amuzkvartalo, kadukiĝis tamen post la Dua Mondmilito. En 1981 aro da surlokaj butikistoj kaj aktoro Junzaburō Ban, kiu prezentis sur la scenejoj de Asakusa, initiatis la karnavalon kunlabore kun la distrikta administrejo de Taitō, por krei novan allogaĵon en la kvartalo. Ekde la komenco je tio konkuris kiel en Rio-de-Ĵanejro sambolernejoj en konkurso, en kiu la gajnintoj ankaŭ ricevis monpremiojn. Kvankam Japanujo tiam havis nur malmulte evoluintan sambo-tradicion, dum la paso de la jaroj evoluis pliprofesiiĝaj lernejoj – evoluo, kiun favorigis enmigrintaj brazilanoj, parte japandevenaj. Nuntempe okazas ĉiujaraj sambokarnavaloj ankaŭ en Ŝizuoka kaj Saitama, ambaŭ centroj de braziljapana kulturo.

Jam la unua Samba Karnavalo de Asakusa allogis proksimume 300.000 spektantojn. En 2010 proksimume duonmiliono da homoj borderis la vojon de la 4.500 paradantoj.

Konkurso redakti

La sambolernejoj sinprezentas en du ligoj. Dum la 30-a Samba Karnavalo de 2010 estis dek grupoj de la pli alta klaso S1 kaj ses en la pli malalta klaso S2. La lernejoj elektas mem siajn temojn kaj elektas respektivajn muzikon, instrumentojn de la akompangrupoj (baterias), kostumojn, koregrafion kaj elformado de la paradoĉaroj. Juĝantaro taksas la sambolernejojn de la du ligoj laŭ kvin kategorioj kaj laŭ la ĝenerala prezentado. La urbestro de Taitō kaj diversaj donacintoj disdonas pluajn specialpremiojn, krom tio ekzistas en S1 kaj S2 pokaze publikopremio disdonatan post baloto per poŝtelefono. La disdonataj monpremioj nur parte kovras la preparkostojn.

Eksteraj ligiloj redakti