Samea nacia tago, la 6-a de Februaro, estas festotago de la sameoj en kvar landoj: Norvegujo, Svedujo, Finnlando kaj Rusujo. La tago estas oficiale rekonata en la tri unuaj, notita en kalendaroj. La sameoj kaj sameaj komunumoj kaj institucioj tiam flirtigas la samean flagon, kaj ĝenerala hisado de flagoj estas rekomendata en la tri landoj por honori la samean kulturon.

Samea flago (flirtanta)
Samea flago

Decidon pri la tago faris la 15-a Konferenco de Sameoj en Helsinki en 1992. La nomo tiam donita en la nordsamea lingvo estas sámi álbmotbeaivi, kiun oni povas traduki ankaŭ "tago de la samea popolo". La unuan fojon oni festis la tagon en 1993, kiam la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Popoloj de UN estis inaŭgurita en Kárášjohka (norvege Karasjok).

La 2-an de Februaro 1917 okazis la unua Kongreso de Sameoj en Trondheim, Norvegujo. Tiam partoprenis nur sameoj el Svedujo kaj Norvegujo. La kongreso pritraktis la vivkondiĉojn de la sameoj kaj esprimis opiniojn pri iliaj problemoj. Inter la plej gravaj demandoj estis la rajto de migrado (ankaŭ translima), utiligo de terenoj, bredado de boacoj, instruado kaj lernejoj. La kongreso estis historia, kvankam ĝi ankoraŭ ne povis starigi regulan transliman kunlaboron de la sameoj. Ekestis bazo por estonta agado, kaj la granda publiko rimarkis la komunan elpaŝon de la nordeŭropaj indiĝenoj. Ekestis politika konscio de la sameoj.

Fontoj redakti