Samotrako (novgreke Σαμoθράκη „traka Samos“) estas montara kaj akvoriĉa greka insulo en la norda egea maro, nordoriente de la insulo Limnos, ĉirkaŭ 40 km de la trakia marbordo. Geografie ĝi apartenas la regiono de Trakio, politike al prefektujo (Nomos) Evros. Samothraki longas ĉirkaŭ 17 km, larĝas 10 km kaj havas la surfacon de 178 km² kaj la 2.700 daŭrajn loĝantojn (2001).

Samotrako
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco1 611 m [+]
Koordinatoj40° 27′ N, 25° 35′ O (mapo)40.4525.5875Koordinatoj: 40° 27′ N, 25° 35′ O (mapo)
Plej alta punktoFengari
- alteco1,624m m

Longo17 km (11 mi)
Larĝo10 km (6 mi)
Areo178 km² (17 800 ha) [+]
Loĝantaro2 859 [+] (2011)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo68002 [+]

Samotrako (Grekio)
Samotrako (Grekio)
DEC
Samotrako
Samotrako
Map
Samotrako

Vikimedia Komunejo:  Samothraki [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ĉefloko de la insulo nomiĝas same Samothraki (ankaŭ: Ĥora kiel ĉe aliaj insuloj), la ĉefhaveno estas en Kamariotissa.

Post la osmana regado, Grekio akiris la insulon en 1912. Laŭ la traktato de Lausanne kaj traktato de Montreux, la insulo estas nemilitarizita.

Naturo redakti

La surfaco de la insulo konsistas centre el vulkanaj rokaĵoj (granito, bazalto), ĉe la marbordo el rokrulaĵoj kaj vulkanaj rokaĵoj (cindro). La plej granda altaĵo estas la Fengari kun 1.624 m. La sudorienta marbordo de la insulo konsistas el ĝis 800m altaj rokmuroj. En nordo, ekde 800 m kreskas ankoraŭ arbaro el lanuga kverko (Quercus pubescens), en sudo kreskas cer-kverkoj (Quercus cerris). Norde de la insulo fluas tutjare rojetoj kaj kreskas la orienta platano (Platanus orientalis).

Vidu ankaŭ redakti