Samseksemo kaj hinduismo

La temo pri "Samseksamo kaj hinduismo" estas kompleksa kaj plena de polemikaĵoj. Parte, la samseksemo tre nature aperas en la religiaj kaj filozofaj skriboj, kiel Rigvedo kaj en multnombraj skulptaĵoj kaj pentraĵoj, kaj neniu religia skribo rekte kondamnas ĝin.

Aliflanke, oficiale, la samseksemo estas delikto en Hindio, la ĉefa hindua lando. La artikolo 337 de la punkodo en Hindio, redaktita en 1860 de Lord Thomas Macaulay, kaj ankoraŭ vigla estas punata la samseksemo per enprizonigo por la tuta vivo aŭ por periodo kiu povos daŭri ĝis dek jarojn, kaj devos pagi monpunon.

En la religia tradicio de hinduismo ne videblas kondamno nek ia malakcepto de la samseksemaj rilatoj, almenaŭ ĝis la 19-a jarcento kiam ekvideblis la kulturan influon de Britio. Poste, kelkaj personoj interpretas kiel kondamnon al samseksemo iu rakonto, tamen aliaj interpretas ilin malsammaniere tiuj rakontoj kaj por ili estas tute klara ke samseksemo estis permesata pro la abundo de bildoj kaj mencioj pri ĝi en la antikveco. En Kamasutro estas priskribata kaj la ina kaj la vira samseksemo (ĉefe pri la perbuŝa seksumado).

Vidu ankaŭ redakti