HALMÁGYI Samu (halma:dji) estis rumania hungara poeto, publicisto naskita en Alsószentmihály en 1880 kaj mortinta en Arad la 31-an de decembro 1962.

Kariero redakti

Samu Halmágyi estis instruisto en Dicsőszentmárton kaj redaktoro de fakrevuo Kisküküllőmegyei Tanügy. En Vármegyei Hírlap li publikigis felietone la studon Ady Endre magyarsága és magyarossága. En la 1920-aj jaroj li estis direktoro de la Fraŭlinlernejo, poste licea instruisto en Odorheiu Secuiesc. Li apartenis al amikrondo de László Tompa, kunlaboranto de porinfana revuo Cimbora. Post 1937 li loksidiĝis en Arad.

Poemvolumoj redakti

  • Még egyszer és mindig (Dicsőszentmárton 1914);
  • Hadak útján (Dicsőszentmárton 1916);
  • Utam (Székelyudvarhely 1923).

Fontoj redakti