Samu Liska

biografio pri hungara bestokuracisto

Samu Liska [samu liŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Liska Samu estis hungara bestokuracisto.

Samu Liska
Persona informo
Naskiĝo 19-a jarcento
en Hungario (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de novembro 1903
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • bredisto
vdr

Samu Liska[1] naskiĝis en Hungara reĝlando en la 19-a jarcento, li mortis la 10-an de novembro 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frua vivo de Samu Liska estas nekonata. Li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto de Pest. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko. Iom poste li studvojaĝis en eksterlando helpe de ŝtata stipendio por studi bredadon de bovinoj kaj modernan higienon de la laktoj. Hejmenveninta li laboris en Zemplén kaj Bereg. Li partoprenis ankaŭ en fondo de kooperativo pri laktoproduktado. Baldaŭ li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie lia tasko estis dum jardeko helpi bredadon de bovinoj. Li ofte vojaĝis al Svislando por aĉeti bredbovojn. Ekde 1901 li laboris en Máramarossziget por establi la altmontaran laktoprodukton. Li ricevis reĝan premion en 1893. Li mortis pro kormalsano.

Lia libro redakti

  • A fejésről, valamint a tejnek okszerű kezeléséről az elárusítás előtt (1886, 1892)

Fontoj redakti

Referencoj redakti