Samuel Friedrich Sauter

Samuel Friedrich SAUTER (naskiĝinta en la 10-a de novembro 1766 en Oberderdingen, mortinta en la 14-a de julio 1846 samloke) estis germana bazlerneja instruisto kaj popolpoeto.

Samuel Friedrich Sauter
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1766 (1766-11-10)
en Oberderdingen
Morto 14-an de julio 1846 (1846-07-14) (79-jaraĝa)
en Oberderdingen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La patro, Philipp Jakob Sauter, estis gastejestro kaj bakisto. Ĉe la bofrato Ulmer li trejnitis en Unteröwisheim kiel instruisto kaj deĵoris poste en Bissingen. Ekde 1786 li estis vilaĝa instruisto en Flehingen, kie li fondis ĉ. la jaro 1800 literaturan rondon. En 1811 aperis en Heidelberg lia kolekto Volkslieder und andere Reime (kantoj kaj rimaĵoj). De 1816 ĝis la pensiuliĝo 1841 li instruis en Zaisenhausen. Posteli revenis en sian naskiĝlokon. Ekde 1789 li estis la edzo de fraŭlino Schickart el Unteröwisheim (+1824), kiu naskis sep infanojn.

Graveco redakti

Sauter verkis ĉ. 500 poemojn, rimaĵojn kaj rakontojn, el kiuj kelkaj estis laŭkomisie faritaj. La plej konataj estas Das Krämermichelslied, Das Lied vom armen Dorfschulmeisterlein, Der Wachtelschlag kaj Loblied auf die Kartoffel. Parte la poemoj presitis en la gazeto Lahrer Bote. Muzikon por Der Wachtelschlag verkis Franz Schubert kaj Ludwig van Beethoven.

Sendube estis liaj poemoj popularaj, sed ili ankaŭ kritikitis pro sia neintencita komiko. Unu el la kritikistoj estis Adolf Kussmaul. Kune kun sia amiko Ludwig Eichrodt li verkis ironajn rimaĵojn pri Sauter (sub la pseŭdonimo Weiland Gottlieb Biedermeier por Sauter). Publikigitis en 1853 ilia volumo Gedichte in allerlei Humoren. Ankaŭ Joseph Victor von Scheffel parodigis la stilon de Sauter en la verkoj Biedermanns Abendgemütlichkeit kaj Bummelmeiers Klage. Tiel Sauter nevole gravis por tuta ĝenro.

Laŭ li nomitis elementa lernejo en Flehingen.

Literaturo redakti

  • Karl Banghard: Sänger des Alltags – Samuel Friedrich Sauter (1766–1846), in: Fünf Schneeballen, zwölf Jahrhunderte – Flehingen-Sickingen 779 bis 1979, Karlsruhe 1979, S. 78–111.
  • Helmut Bender: Samuel Friedrich Sauter – Dorfschulmeister und Poet dazu, in: Badische Heimat, Jahrgangsband 1981, S. 239–247.
  • Michael Ertz: Samuel Friedrich Sauter (1766–1846), der Dichter des Kraichgaus. In: Kraichgau. Beiträge zur Landschafts- und Heimatforschung. Folge 14, 1995, ISBN 3-921214-11-4, S. 239-251.

Eksteraj ligikoj redakti