Samuel Josef Agnon

Samuel Josef AGNON, ankaŭ kiel Shmuel Yosef Agnon kies vera nomo estas Jozef Ŝmuel Czaczkes (naskiĝis la 17-an de julio 1888 en Buĉaĉ, mortis la 17-an de februaro 1970[1] en Reĥovot apud Telavivo) estis israela verkisto. En 1966 oni aljuĝis al li kaj ankaŭ al Nelly Sachs la Nobel-premion pri literaturo. Dum la laŭda parolado estis substrekita lia "ege karakteriza rakontadarto kun motivoj el la vivo de la juda popolo".

Samuel Josef Agnon
Nobel-premiito
Persona informo
שמואל יוסף עגנון
Naskonomo שמואל יוסף הלוי טשאטשקיס
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1887 (1887-08-08)
en Buĉaĉ
Morto 17-an de februaro 1970 (1970-02-17) (82-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto vd
Lingvoj jidohebrea vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoBrita mandato PalestinoIsraelo vd
Familio
Edz(in)o Esther Marx vd
Infanoj Emuna Yaron vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Tel ou tel ❦
The Bridal Canopy ❦
Invité pour la Nuit ❦
Those Were the Days ❦
Une histoire simple ❦
Days of Awe ❦
סמוך ונראה vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Agnon aperis sur monbileto de 50 NIS en la jaroj 1985-2014

Vivo redakti

Kiel 15-jaraĝulo li publikigis la unuajn poemojn, kiujn li skribis kaj en la hebrea kaj en la jida lingvo.

Alveninte en Palestino en 1907, li instalis sin en 1910 en Jerusalemo. Krom pli longa restado en Germanujo de 1913 ĝis 1924 li ĉiam vivis en Israelo. En 1935 li estis la unua ricevinto de la Bialik-premio, la plej renoma literatura premio de Israelo.

Temoj redakti

Liaj en klasika stilo verkitaj rakontoj entenas multe da judaj popolaj legendmotivoj kaj elementoj de juda mistiko. Ili raportas pri la disfalo de la judaj komunumoj en Galicio inter la junaj jaroj de la verkinto kaj la katastrofa eksplodo de la Unua Mondmilito.

Liaj en Israelo ludantaj historioj aliaflanke rakontas pri la konfliktoj inter tradiciaj setlintoj kaj modernaj judoj.

Al la plej konataj verkoj nombriĝas la romanoj Die Versorgung der Braut (1931, prilaborita en 1953), Nur wie ein Gast zur Nacht (1938/1939) kaj Ŝira (postmorte 1971).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti