Samuel Ward (gustumisto)

Samuel WARD (1732–1820) posedis bienon en Derby kaj Richmond en Anglio. Kiam li estis knabo li estis gustumisto de Bonnie Prince Charlie kaj estis rekompencita per diamanta ringo kiu nun estas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby kune kun lia portreto farita de Joseph Wright of Derby.

Samuel Ward
Samuel Ward fare de Joseph Wright of Derby
Samuel Ward fare de
Joseph Wright of Derby
Persona informo
Naskiĝo 1732
en Derby
Morto 1820
en ?
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
vdr
Exeter House

Biografio redakti

Ward vivis en Derby. Kiam Bonnie Prince Charlie restadis ĉe Exeter House en Derby, la 4-an de decembro 1745 lia patrino permesis al Samuel fariĝi gustumisto de la Juna Pretendanto. Ward estis tiam filo de magistratano, kiu estis edukita de sia vidva patrino. Dum sia mallonga restado Bonnie Prince Charlie decidiĝis rezigni pri sia marŝo al Londono por kapti la kronon de Anglio. Li donis diamantan ringon al la patrino de Ward kiel dankon por ilia servo antaŭ ol li foriris. La ora ringo konsistas el unu pli granda diamanto ĉirkaŭita de dek malpli grandaj diamantoj.[1] La decido retreti al Skotlando signifis ke la Juna Pretendanto ne estis prenonta la kronon de Georgo la 2-a kaj lia armeo retretis al Skotlando, kie ili fine estis venkitaj en 1746 en la Batalo de Culloden.

Ward fariĝis aferisto en Derby kaj estis pentrita fare de Joseph Wright of Derby ĉirkaŭ 1781. La ringo restis ĉe liaj posteuloj kaj la ringo kaj pentraĵo nun estas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby en Anglio.[1] Notoj akompanintaj la pentraĵon priskribas Ward-on kiel estantan "de Derby sed poste el Richmond". Lia edzino estis el Richmond kaj li posedis bienon tie kaj en Derby.

Historio redakti

La pentraĵo estas unue menciita en la kontoj de Joseph Wright, kie li registras ĝian prezon de dekdu Gineoj en 1781.[2] La pentraĵo de Joseph Wright restis en Ward familio ĝis la morto de Sarah Ward en 1947,[3] kies donaco iris al Artgalerio de Derby.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 At Play treasure. Derby.gov.uk. Arkivita el la originalo je 2010-12-11. Alirita 2011-06-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-11. Alirita 2011-06-22.
  2. Art Treasure – Samuel Ward. Derby.gov.uk.[rompita ligilo]
  3. Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light, Volume 1 p.70 & 223. Paul Mellon Foundation for British Art.

Eksteraj ligiloj redakti