San Bartolo (ruinoj)

Majaa arkeologia loko en Gvatemalo

San Bartolo estas loko de la antikva majaa civilizo. Ĝi situas en la departamento El Petén de Gvatemalo, nordoriente de Tikal.

San Bartolo
Majaa loko en Gvatemalo [+]

Koordinatoj17° 33′ 6″ N, 89° 24′ 32″ U (mapo)17.55167-89.40889Koordinatoj: 17° 33′ 6″ N, 89° 24′ 32″ U (mapo)
HorzonoUTC-06:00 [+]

San Bartolo (ruinoj) (Gvatemalo)
San Bartolo (ruinoj) (Gvatemalo)
DEC

Map
San Bartolo
Vikimedia Komunejo:  San Bartolo (Maya site) [+]
vdr

La loko redakti

La majaaj ruinoj entenas ĉirkaŭ 24 m-an piramidon kaj reĝan tombejon.

La piramido estis kontruata ĉirkaŭ 300 a.K. kaj estis kompletigitaj en 50 p.K.. La lokon malkovris teamo de William Saturno el Universitato Harvard en 2001. La elfosado komenciĝis en marto de 2003.

Oni ekzamenis murpentraĵojn kaj pruviĝis per karbon-datuma metodo, ke ili estis pentritaj en 100 a.K.. La pentraĵoj montras la estiĝon de la majaa kosmo, scenojn, la Maizan dion. La sekvaj majaaj murpentraĵoj estas el la 8-a jarcento.

La scenoj de la murpentraĵoj prezentas ankaŭ la estiĝon de la majaa reĝlando, ties dian devenon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti