San Jose (Okcidenta Mindoro)
San Jose, [san hose] - tagaloge Bayan ng San Jose - estas kvinaklasa, urbego (loke municipo), havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, en provinco Okcidenta Mindoro. San Jose konsistas el 40 distriktoj.
San Jose | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 267 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 343 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 21′ N, 121° 4′ O (mapo)12.35275121.06761Koordinatoj: 12° 21′ N, 121° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Areo | 446,7 km² (44 670 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Jose, Occidental Mindoro [+] | |||
Geografio redakti
San Jose situas en suda (iomete sudokcidenta) parto de la insulo laŭ la marbordo sur ebenaĵo [1]. Provinca ĉefurbo Mamburao troviĝas 99, regiona ĉefurbo Kalapano 118, Batangas 157, ĉefurbo Manilo 248, Kezonurbo 260, Legazpio (Albajo) 304, Cebuurbo 384, Puerto Princesa 386, Baguio 454, Dabao 770, General Santos 827 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
En la 14-a jarcento ĉinaj komercistoj ankris por komercadi ankaŭ en tiu loko. Antaŭ la hispana erao estis tie indiĝena vilaĝo Pandurucan. La loknomo San Jose devenis de la patrono. La oficiala fondo okazis nur en 1910 jam dum dominado de Usono. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. En 1950 nova provonco estis establita. La komenca ĉefurbo estis San Jose, baldaŭ Mamburao. En 1969 kelkaj foraj distriktoj estis apartigitaj de San Jose por krei apartan municipon Magsaysay. San Jose atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj. En 2016 la urbego kandidatiĝis al titolo komponanta urbo.
Ekonomio redakti
San Jose estas agrikultura urbo, kie la ĉef produkto estas la rizoj. Aliaj gravaj agrikulturaj produktoj inkluzivas maizojn, ajlojn, cepojn kaj legomojn. Gravas ankaŭ la mara fiŝkaptado. Gravaj vendejegoj kaj bankoj funkcias en San Jose.
Religio kaj eduko redakti
La loĝantoj estas plejparte katolikoj (84 %). En San Jose katolika katedralo funkcias, same kolegioj kaj akademioj.
Trafiko redakti
San Jose estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome ekzistas vojo al interno de la insulo. La urbo havas maran havenon kaj enlandan flughavenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.
Klimato redakti
San Jose situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2360 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27,5 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Kolegio
-
Monumento
-
Katedralo