San Jose de Buenavista

San Jose de Buenavista - tagaloge Bayan ng San Jose de Buenavista - aŭ San Jose (Antiko) estas urbo (municipo) kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie estas la ĉefurbo de Antiko (provinco). Loke sufiĉas diri: San Jose. San Jose de Buenavista havas 28 distriktojn.

San Jose de Buenavista
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 5700
Demografio
Loĝantaro 65 140  (2020) [+]
Loĝdenso 1 341 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 45′ N, 121° 56′ O (mapo)10.743333333333121.94111111111Koordinatoj: 10° 45′ N, 121° 56′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 48,56 km² (4 856 ha) [+]
San Jose de Buenavista (Filipinoj)
San Jose de Buenavista (Filipinoj)
DEC
San Jose de Buenavista
San Jose de Buenavista
Situo de San Jose de Buenavista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Jose, Antique [+]
vdr
Katedralo de San Jose

Geografio redakti

San Jose de Buenavista etendiĝas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) troviĝas 69, Roxas (Kapiso) 125, Cebuurbo 222, ĉefurbo Manilo 435, Kezonurbo 444, Dabao 577, General Santos 629, Tuguegarao 760 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

San Jose de Buenavista estis fondita en 1733 dum dominado de hispanoj, sed indiĝenoj loĝis en la areo eventuale pli frue. En 1898 la patriotaj revoluciuloj okupis la komunumon kaj finiĝis la hispana erao. Tamen iom poste Usono regis, kiu finiĝis kun la mallonga, sed terura japana erao (1942-1945). En 1986 nekonatulo mortpafis la guberniestron.

Ekonomio redakti

En San Jose la ekonomio konsistas el produktado de rizoj sur terasoj kaj fiŝkaptado.

Religio kaj eduko redakti

En San Jose precipe katolikoj vivas. La plej altnivela edukejo estas altlernejo.

Trafiko redakti

San Jose voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Flughaveno kaj haveno apartenas al la urbo.

Klimato redakti

La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas po 1507 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans