San Pedro de Rozados

San Pedro de Rozados estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. San Pedro de Rozados estas tradukebla etimologie al Sankta Petro de Rozados (eble Rozados kiel senarbigejoj).

San Pedro de Rozados
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37183
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 277  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 5° 44′ U (mapo)40.790277777778-5.7375Koordinatoj: 40° 47′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 102,19 km² (10 219 ha) [+]
San Pedro de Rozados (Provinco Salamanko)
San Pedro de Rozados (Provinco Salamanko)
DEC
San Pedro de Rozados
San Pedro de Rozados
Situo de San Pedro de Rozados
San Pedro de Rozados (Hispanio)
San Pedro de Rozados (Hispanio)
DEC
San Pedro de Rozados
San Pedro de Rozados
Situo de San Pedro de Rozados

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro de Rozados [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldealgordo de Abajo, Aldealgordo de Arriba, Bernoy, Carrascal del Asno, Cemprón, Continos, Esteban Isidro, Rozados, San Pedro de Rozados, Terrubias, Tordelalosa, Tornadizos, Torre de Juan Vázquez, Torre de Nueva Banca kaj Torrecilla de San Benito, krom la senhomejoj Barcial, Beconuño, Cequeña, Gueribáñez kaj Valmucina, okupas totalan areon de 102,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 311 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 22 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti