San Servolo [sanservolo] estas malgranda insulo sude de Venecio, en la Laguno de Venecio. Ĝi situas okcidente de Lido de Venecio.

San Servolo
insulo [+]

AkvejoLaguno de Venecio

Koordinatoj45° 25′ N, 12° 21′ O (mapo)45.418515612.3574734Koordinatoj: 45° 25′ N, 12° 21′ O (mapo)
- koordinatoj45° 25′ N, 12° 21′ O (mapo)45.418515612.3574734Koordinatoj: 45° 25′ N, 12° 21′ O (mapo) [+]
Areo0,0484 km² (5 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

San Servolo (Veneto)
San Servolo (Veneto)
DEC
Lokigo de Veneto en Italio
Map
San Servolo
Vikimedia Komunejo:  San Servolo [+]
vdr
La insulo San Servolo en la Laguno de Venecio
Situo de la insulo San Servolo en la Laguno de Venecio

Situo redakti

San Servolo estas proksimume ortangula, mezuras ĉirkaŭ 400 m × 100 m kaj situas inter la insuloj San Giorgio Maggiore nord-okcidente kaj Lido de Venecio sud-oriente. Ĝiaj distancoj al ĉi-lasta kaj al la ĉefinsulo Venecio estas po ĉ. 700 m. Ĝia surfaco estas 4,82 ha.

La insulo havas boathaltejon, kiun servas la linio 20.

Nomo redakti

La nomo estas ligita al la istria kristanisma sanktulo Servilio.

Utiligo redakti

Ĝis ĉirkaŭ 1980 la insulo servis kiel frenezulejo, kaj ĝia nomo en Venecio estis sinonimo de "frenezulejo". Nun ĝi servas al pluraj kulturaj kaj klerigaj institucioj, ekzemple la Internacia Universitato de Venecio.

 
La Insulo San Servolo vidata de la sonorilturo de la Baziliko San Giorgio Maggiore.