Sanatruko (armene: Սանատրուկ , latinigita kiel Sanatruces ) estis membro de la Arsakida Dinastio kiu eble sukcedis al Tiridato la 1-a kiel reĝo deArmenio ĉe la fino de la unua jarcento. Li ankaŭ estis reĝo de Osroeno (91-109), historia reĝlando situanta en Mezopotamio. Malmulta aŭ neniu informo estas havebla de aŭ literaturaj aŭ numismataj fontoj pri li kiel posteulo de Tiridato. Pere de la diversaj klasikaj kaj armenaj fontoj, oni scias ke Sanatruko supozeble regis ĉ. la fino de la 1-a jarcento kaj komenco de la 2-a. Kelkaj akademiuloj proponis ke Sanatruko sukcedis Tiridaton inter la jaroj 75 kaj 110 sed tiu hipotezo sen iu eksplicita indico estis rifuzita de aliaj.

Sanatruko
Persona informo
Naskiĝo
Morto 30-an de novembro 109 (0109-11-30)
Familio
Dinastio Arsakida dinastio vd
Patrino Awde vd
Gefratoj Q47384176 vd
Infanoj Vologèse I d'Arménie vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sanatruko kaj Avde de Edeso post tri tagoj da neĝa ŝtormo

Liaj meritoj estas laŭditaj de Flavio Ariano en sia verkaĵo "Parthica" kie li estas egaligita kun la plej gloraj grekoj kaj romianoj. Hagiografia tradicio riproĉas al li la martirecon de la apostolo Judaso Tadeo en Armenio. En 110 la trono de Armenio estis sub Axidares, la filo de la parta monarko de Atropateno, Pakoro la 2-a kiu estis senpovigita en 113 fare de Trajano. Kelkaj fontoj nomis Sanatrukon kiel unu el la gvidantoj de la ribelo kontraŭ la okupo de Trajano de 117.