Sandvík (dane Sandvig) estas vilaĝo sur insulo Suðuroy de Ferooj. Administre, ĝi apartenas al distrikto Hvalba.

Geografio redakti

Sandvík estas la plej norda komunumo de Suðuroy. Ĝi situas sur orienta parto de la insulo kaj ĝia nomo venas de la sabla marbordo. Mallarĝa vojo kondukas al la okcidenta parto, kie krutaj birdorokoj formas la marbordan linion. Sur la roko Ásmundarstakkur – elstaranta el la maro 97 metrojn - nestas centoj da birdoj. En la vilaĝo troviĝas eta muzeo, kiun oni elformis el tradicia feroa domo, konstruita en 1860.

 
Monumento de Sigmundur Brestisson en Sandvík

Historio redakti

Laŭ sagao de la feroanoj, oni murdis sur tiu loko Sigmundur Brestisson, post kiam li fuĝis naĝante disde Tróndur í Gøtu el Skúvoy. Tiel la unua mencio de la loko troviĝas en tiu sagao.

La vilaĝo senhomiĝis en 1349, liajn loĝantojn mortigis la nigra morto. En 1816, ĝi estas traktata denove kiel loĝata loko, tie setlis homoj el Hvalba. Ĝia preĝejo estis konstruita originale en Froðba en 1840, poste oni transportis al Tvøroyri, fine en 1908 al la nuna loko.

La komunumo estis nomita ekde la mezepoko ĝis 1911 aŭ 1913 Hvalvík, sed la loĝantoj ŝanĝis ties nomon, ĉar ĝenis ilin, ke iliaj leteroj, poŝtaĵoj misvojis al Hvalvík de Streymoy.

Trafiko redakti

La vilaĝo aliĝas la vojreto de la insularo per 1500 m longa monta tunelo, la t.n. Sandvíkartunnilin.

Personoj redakti