Sanga dimanĉo (1972)

pafado de 26 civitanoj far Britiaj soldatoj en Derry, Nord-Irlando en 1972

La esprimo Sanga Dimanĉo (Bloody Sunday en la angla, Domhnach na Fola en la irlanda) temas pri la dimanĉo 30-a de januaro 1972 kiam okazis en Derry/Londonderry, Nord-Irlando sanga kontraŭstaro inter kelkaj manifestaciantoj por civilaj rajtoj kaj la brita armeo.

Manifestacio la 30-an de januaro 1972

Dum ne pli ol duonhoro kaj en areo ne pli granda ol futbalstadiono, 26 protestantoj/huliganoj estis pafita de la anglaj trupoj kaj 13 mortis ĉe l'faro dum neniu brita soldato iĝis vundita. Laŭ multaj atestantoj kaj ĵurnalistoj, neniu viktimo posedis pafilon. Ok mortintoj estis neplenaĝuloj kaj kvin el ili estis pafitaj de malantaŭe. Ekde tiu tago, la perforta kontraŭuniisma organizaĵo IRA kiu estis preskaŭ mortinta de pluraj jardekoj revigliĝis kaj ricevis amasan subtenon de indignigitaj personoj.

Antaŭeventoj redakti

De pluraj monatoj, la rilatoj inter la katolikoj kaj la protestantoj estis tre streĉa en tiu areo. Kontraŭstaroj inter la ĉieesta brita armeo kaj ŝtonĵetantaj protestantoj estis ĉiutagaj. La Asocio por Civilaj Rajtoj en Nord-Irlando tiam decidis organizi senperfortan manifestacion en la stratoj de Derry/Londonderry por postuli interalie egalajn rajtojn inter ambaŭ kontraŭstaraj gentoj kaj precipe la halton de senprocesaj malliberigoj de katolikoj far la brita registaro.

La brita registaro malpermesis tiun protestan marŝon kaj intencis fari ekzemplon post semajnoj da t.n. irlanda terorismo kaj kapti la plej petolajn "huliganojn". Tiucele, aldone al la kutima ĉeesto de la brita armeo, oni sendis la "elitan" 1-an batalionon de la angla paraŝutista regimento kies estroj estis la leŭtenanto-kolonelo Derek Wilford kaj duarangulo Mike Jackson. Kune ili starigis 26 stratbaraĵon ĉirkaŭ la Bogside, suda malriĉa kvartalo kie koncentriĝis katolikoj, por malhelpi la marŝantoj atingi na Guildhall Square.

15 000 marŝantoj meztage amasiĝis en la kvartalo Creggan, superante la Bogside, por komenci la manifestacion. Ĉar IRA certigis ke neniu membro sia intervenu dum la tago, plenaj familioj kun infanoj partoprenis, sen suspekti la venontajn eventojn.

Kronologio redakti

Dosiero:Derry mural.jpg
"Vi nun eniras libera Derry", memoraĵo de la evento en nuntempa Derry

Dum la manifestacio antaŭeniris tra la urbo kaj proksimiĝis de la stratbaraĵo en Free Derry Corner, la kapmarŝantaj organizantoj dekstren turnis, sekvita de la plejmulto de la marŝantoj. Kelkaj centoj da marŝantoj, kies plimulto estis junaj, decidis sekvi la unuan planon kaj pluiris ĝis la brita barikado barante William Street. La kontraŭstaro komencis: protestantoj/huliganoj ĵetis ŝtonojn kaj botelojn elkraĉante minacojn kaj insultojn dum la armeo kontraŭatakis per larmiga gaso, kaŭĉukkugloj kaj akvokanono.

Je 15.55, for de la ribelo en William Street, la paraŝutistoj pafis kvin fojon per mortigaj kugloj de forlasita konstruaĵo. La paraŝutistoj ne ricevis precizan ordonon ekpafadi. Ĉu ili respondis al atako aŭ ne estas ankoraŭ ne certa.

  • John Johnston (59 jaraĝulo) ricevis kuglon kaj mortis kvin monatojn poste pro siaj vundoj.
  • Damian Donaghy (15) fariĝis trafita de kuglo.

Iu membro de la oficiala IRA kontraŭatakis per ununura pafo.

Je 16.07, la brita armeo ordonis la paraŝutistojn sturmi kaj arestadi huliganojn. Ili avancis en Rossville Street en blenditaj trupveturigiloj kaj ekpafadis.

  • Jackie Duddy (jaraĝita 17) kiu forkuris kun Patro Edward Daly estis dorsen pafita kaj falis mortiĝante en la korto de Rossville Flats.
  • Alana Burke (18) estis intence renversita de blendita trupveturigilo kaj premita kontraŭ muro. Ŝi postvivis siajn vundojn post restado en hospitalo.
  • Margaret Deery (31) estis pafita en la gambo dum ŝi forkuris al rifuĝejo en Chamberlain Street.
  • Patrick McDaid (25) estis kugle vundita dum li klopodis helpi la vunditan na Margaret Deery atingi la rifuĝejon.
  • Patrick Campbell (51) estis vundita dum li forfuĝis en Rossville Flats.
  • Michael Bradley (22) kaj Mickey Bridge (25), lerninte la morton de Jackie Duddy, alfrontis la paraŝutistojn kaj ricevis kuglojn.
  • Daniel McGowan (38), alkondukante Patrick Campbell al sekurejo, estis pafita.

Alia taĉmento de paraŝutistoj avancis en Rossville Street dum manifestaciantoj ŝirmiĝis malantaŭ la baraĵo. La paraŝutistoj denove ekpafadis.

  • Hugh Gilmour (17) estis pafita kurante al Rossville Flats kaj tuje mortis antaŭ la fenestrojn de sia hejmo.
  • Michael Kelly (17), Michael McDaid (20) kaj John Young (17) estis morte pafitaj dum ili staris ĉe la stratbaraĵo.
  • William Nash (17) estis trafita en la brusto dum li forkuris de la paraŝutistoj kaj falis sur la baraĵon. Lia patro Alex (51) estis vundita dum li senŝirme alkuris al sia mortanta filo.
  • Kevin McElhinney (17) estis mortigita ĉe l'pafo kiam li forlasis la baraĵon kaj rampis direkte al la enirejo de Rossville Flats.

Protestantoj provis trovi rifuĝejon en Glenfada Park, fronte al Rossville Flats, sen suspekti ke paraŝutista taĉmento tien alkuris. La loĝantoj de Rossville Flats, kiu vidis la soldatojn, avertkriis la protestantojn kiuj forkuris. La paraŝutistoj ilin pafadis.

  • Joseph Friel (22) estis forkuranta de Glenfada Park kiam kuglo lin vundis en la brusto.
  • Daniel Gillepsie (32) ricevis kuglon en la kapo kaj senkonsciiĝis.
  • Michael Quinn (17) ricevis kuglon en la ŝultro kiu eliris tra sia vizaĝo.
  • Joseph Mahon (16) estis vundita en la kruro, kaj ŝajnigis morton kiam la soldatoj proksimiĝis.
  • William McKinney (27) estis mortigita de kuglo en la dorso dum li klopodis helpi la vunditojn.
  • Patrick O'Donnell (41) estis vundita dum li provis ŝirmi virinon de la pafado.
  • Jim Wray (22), vundita dum la unua ondo de pafado, kuŝis paralizita surgrunde kiam paraŝutisto finmortigis lin pafante du fojon el proksime al lia dorso.
  • Gerald Donaghey (17) kaj Gerard McKinney (35) estis ambaŭ morte pafitaj en la aleo kondukante de Glenfada Park al Alley Park. Opiniante ke la pafado haltis, ili volis helpi la vunditojn.

La paraŝutistoj forlasis Glanfada Park kaj revenis al Rossville Flats.

  • Ili pafis na Patrick Doherty (31) en la dorso. La viktimo rampis al Rossville Flats ĉe la hejmo de Joseph.
  • Bernard McGuigan (41), vidante la morton de lia amiko Doherty, elŝirmiĝis malgraŭ la preĝpetoj de siaj kunuloj kaj ricevis mortan kuglon en la kranio tuj antaŭ sian edzinon kaj filinojn.

Konsekvencoj redakti

La efiko de tiu afero kiun multaj taksis murdaro estis tre granda kaj ege influis la postajn eventojn en tiu regiono. Dum la soldatoj estis premiita de la reĝino Elizabeto la 2-a, multaj irlandanoj engaĝigis en la terorista organizaĵo IRA por akiri armilon kaj daŭrigi la konflikton. Tiuj ĉi cetere organizis Sangan vendredon por venĝi la mortintojn de tiu dimanĉo.

Multaj fikcioj estis kreita pri tiu stampanta tago, kiel la filmo Bloody Sunday de la anglo Paul Greengrass kies fikĉiaĵo estis laŭdita de multaj kritikoj. Ankaŭ la irlanda rokgrupo U2 kreis faman muzikaĵon pri la evento: Sunday, bloody sunday.

Vidu ankaŭ redakti