Samgo

komunumo de monaĥoj de hindaj religioj
(Alidirektita el Sangho)
Tiu ĉi artikolo temas pri la budhisma termino saṇgha. Pri la rivero en centra Afriko vidu la paĝon Rivero Sangha.

Samgo[1][2][3][4][7][noto 1] estas budhisma komunumo de bikŝuoj kaj unu el la tri gemoj de budhismo, kune kun la budho kaj la darmo.

Kelkaj bikŝuoj ekster la bikŝuejo Rato Dratsang, en Barato, Januaro de 2015.


Samgo
Tradukoj de
संघ (Saṃgha)
Esperante Samgo[1][2][3][4]
Sanskrite संघ (Saṃgha)
Sinhale සංඝ (Saṃgha)
Ĉine 僧伽 (Sēngjiā)[5]
Japane 僧 ()
僧伽 (Sōgya)
Kmere សង្ឃ (Sang)
ព្រះសង្ឃ (Preah sang)
Koree 승가 (Seungga)
Tibete དགེ་འདུན། (dge ’dun)[6]
Birme သံဃာ (θaɴɡà)
Taje พระสงฆ์
Vjetname Tăng đoàn
Terminaro de Budhismo
vdr

Etimologio redakti

 
Samgo en Luang Prabang, Laoso.

La vorto samgo devenas de la vorto saṃgha (संघ) en Sanskrito, uzita en pluraj lingvoj de Barato, kiu signifas asocio'komunumo. Ĝi estis historie uzita en politika kunteksto por paroli pri registaro de respubliko aŭ raĝlando. En la Teravadaj tekstoj en Palio troveblas kunmetaĵoj kiel ñāti-saṇgha, "parenc-aro".

En Esperanto, ĝi prenas la signifon uzitan en budhismo, por paroli pri la budhisma eklezio,[2] sed pli vastsence ĝi povas ankaŭ signifi sanktulojnpiulojn.[3]

Esperantigo de la vorto saṃgha redakti

Laŭ la kutimoj en Esperanto, la vorto saṃgha estus esperantigita kiel sangao, sed la vorto eniris la vortarojn per la formo samgo[1] [2][3] kaj tial ĝi estas escepto, same kiel la vorto budho, kiu fariĝis preferata anstataŭ la vorto budao de budhismaj asocioj, kiel Budhana Ligo Esperantista.

Signifo redakti

 
Adeptoj skandas ĉe la bikŝuejo de la Tri Prauloj (三宗寺) en la provinco Anhujo, Ĉinio.

Kelkaj eruditoj atentigas, ke la vorto saṃgha estas ofte misuzita en Okcidento por paroli pri kiu ajn budhisma komunumo.[8] Por paroli pri la budhanaro, la vortoj pariṣā[9] kaj gaṇa estas pli ĝustaj:

  • Pariṣā signifas disĉiplaro kaj parolas pri la kvar grupoj da disĉiploj de la budho Gotamo: la ekleziaj bikŝuoj kaj bikŝuinoj, kaj la laikaj adeptoj kaj adeptinoj.[10]
  • Gaṇa signifas grupo, amaso, tribo kaj estas uzita por nomi kiun ajn grupon.[11]

La seneklezia sekto Soka Gakkai, nova religia movado kiu komenciĝis kiel organizo de laikoj kiu disiĝis el la skolo Nichiren Shōshū en Japanio, kontraŭas la tradician difinon de la vorto saṃgha kaj interpretas la trian gemon kiel la laikoj,[12][13] sed la skolo Nichiren Shōshū tamen subtenas la tradician difinon de saṃgha kiel la eklezio.[14][15]

Laŭ Teravado, la termino samgo ne priskribas la laikajn adeptojn nek la tutan budhanaron.[16][17][18]

Laŭ la taja pliaĝa bikŝuo Ajaan Lee Dhammadharo, la vorto saṃgha, kiel substantivo, signifas tiujn, kiuj bikŝuiĝis kaj surhavas la flavan robon, sed li distingas du tipojn de samgo: sammuti-saṅgha (konvencia samgo)[noto 2] kaj ariya-saṅgha (nobla samgo).[noto 3][20] Membrecon al la konvencia samgo oni atingas pro konsento de la bikŝuaro kaj ceremonio kun atestantoj laŭ diras la Vinajo, sed membrecon al la nobla samgo oni atingas kiam kiu ajn,[21] ĉu bikŝuo aŭ ne, atingas unu el la kvar stadioj de vekiĝo rezulte de agado kaj praktikado, sen kia ajn ceremonio. Kiam tiu kvalito de transcendeco aperas en la koroj de la praktikantoj, ili povas nur renaskiĝi en la ĉielaj regnoj, kaj neniam en la inferaj.[22]

Komitato de Japana Budhana Ligo Esperantista tradukas la vorton saṃgha kiel frataron kaj eksplikas, ke ĝi povas signifi kiun ajn kiu kuniĝas por aŭdi la instuojn de la Budho, sed ankaŭ klarigas ke la tradicia senco de samgo estas nur la budhisma eklezio.[23]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. REVO rimarkas, ke alia uzita esperantigo estas sangho.[3]
  2. Ankaŭ bhikkhu-saṇghasaṃvṛti saṃgha en Sanskrito.
  3. La budho Gotamo nomis homojn en kiu ajn el la kvar stadioj de vekiĝo noblajn personojn (ariya-puggala) kaj la aron da ili li nomis noblan samgon (ariya-saṅgha).[17][19]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 PIV 2005.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Samgo. Reta PIV.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Samgo. REVO.
  4. 4,0 4,1 Tubten Ĉodron. (2002) La Esenco de Budhismo (esperante). Ĝ. Ŭ. Starling. “La Samgo estas tiuj estuloj kiuj havas rektan senkonceptecan komprenadon pri la neesteco de fantaziitaj manieroj de ekzisteco. Samgo ankaŭ povas montri la komunumon de ordinitaj homoj kiuj praktikas la instruojn de Budho”.
  5. zdic.net: 僧伽.
  6. (2013) Princeton Dictionary of Buddhism. ISBN 9780691157863.
  7. Ŝunrju Suzuki. Zena Menso, Komencanta Menso (esperante). D. Gibbons.
  8. R.H. Robinson & W.L. Johnson. (1997) The Buddhist Religion: A Historical Introduction, 4-a eldono, p. 307.
  9. parisā. Alirita 2019-07-31.
  10. A Glossary of Pali and Buddhist Terms (angle). www.accesstoinsight.org. Alirita 2019-07-22.
  11. Gaṇa - Hindupedia, the Hindu Encyclopedia (angle). www.hindupedia.com. Alirita 2018-01-31.
  12. Hurst, Jane. (2000) A Buddhist Reformation in the 20th Century: Causes and Implications of the Conflict between the Soka Gakkai and the Nichiren Shoshu Priesthood, p. 79.
  13. The English Buddhist Dictionary Committee. (2009) The Soka Gakkai Dictionary of Buddhism. ISBN 9788120833340.
  14. BBC - Religions - Buddhism: Nichiren Buddhism. bbc.co.uk. Alirita 2019-07-31.
  15. Seager, Richard Hughes. (2012) Buddhism in America, ‑a eldono, p. 106. ISBN 9780231159739.
  16. Bhikkhu Bodhi. Sangha. Scribd.
  17. 17,0 17,1 Access to Insight. Sangha. Access to Insight (BCBS Edition).
  18. Access to Insight. (2013-11-5,). A Path to Freedom: A Self-guided Tour of the Buddha's Teachings. Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2016-08-13.
  19. Access to Insight. (2013-11-5,). A Path to Freedom: A Self-guided Tour of the Buddha's Teachings. Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2016-08-13.
  20. R.H. Robinson & W.L. Johnson 2005, pp. 327.
  21. R.H. Robinson & W.L. Johnson 2005, pp. 32.
  22. Ajaan Lee Dhammadharo (tradukita el la taja de Thanissaro Bhikkhu) (2013-11-30). What is the Triple Gem?. Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2019-07-24.
  23. Komitato de Japana Budhana Ligo Esperantista. (1983) La Instruoj de Budho. Tokio, Japanio: Budhisma Misia Fonduso. “Frataro (Saṃgha) Aro, kiu konsistas el homoj, kiuj aŭdante saman instruon de Budho kunigas. Kaj tio konsistas el aro de sanktaj laborantoj, kiuj instruas doktrinon de Budhismo kaj kredantoj, kiuj ricevas la instruon. En Budhismo antaŭlonge tiu ĉi estis nomata "Samgo." Sed ekzakte dirite en frua tempo la vorto montris nur eklezion de bonzo. Post leviĝo de Mahajana Bodisatvo. la eklezio fariĝis ligita frataro por bonzo kaj lajka kredanto, t.e. aro de praktikantoj, kiuj praktikadas por homa figuro Bodisatvo. Nuntenpe la eklezio kiel organo estas nomata pri unu skolo aŭ unu branĉo”.