Sangodopado estas metodo (en konkursa sporto malpermesita dopado) por nenature kreskigi la hemoglobinan koncentriĝon en sango de sportisto, per transfusio de sangodeponaĵoj, kiuj entenas en plialtigita koncentro ruĝajn sangoĉelojn (eritrocitojn). La plialtigita hemoglobina nombro plibonigas la akcepton de oksigeno de la sango, kio fine montrigas en plikreskata povumo. La sango pro la transfusio povas esti propra aŭ fremda.

Sangodopado estas malpermesita metodo ekde 1988 ĉe Internacia Olimpia Komitato (IOC) kaj ĉe World Anti-Doping Agency (WADA).

Tekniko redakti

La sportisto antaŭ semajnoj de la konkurso plialtigas nombron de eritrocitojn en la deprenonta sango. Tio okazas per sportado en alta loko (inter montoj) aŭ per uzo de EPO. Oni disigas la eritrocitojn disde aliaj partoj de la sango per centrifugilo. La restaĵon oni tuj redonas al la sportisto, dum la eritrocito-riĉan deponaĵon stabiligas kaj malvarmigas. Mallonge antaŭ la konkurso, oni endonas la sangokonservaĵon al la sportisto.

Ĉe fremda sango, oni necesas uzi sangon kun sama sangogrupo, Rhesus-faktoro.

Historio redakti

La tekniko iĝis konata en la 1970-aj jaroj kaj disvastiĝis en la daŭraj (eltenaj) sportoj (biatlono, longkuro, naĝado, remado kaj biciklado. Kiam aperis en 1987 la EPO, la komplika uzo de sangodopado perdis sian gravecon, dum uzo de EPO iĝis ĝenerala en la 1990-aj jaroj. Per enkonduko de EPO-pruvado en 2000, la EPO sensignifiĝis kaj reaperis la sangodopado, kiu estas malfacile pruvebla (per kemiaj analizoj oni serĉas restaĵojn de la stabilizaĵoj kiel glikolo) okaze de propra sango. La senvualiĝo okazas per trovo de la blutdeponaĵoj, restaĵoj de la traktado.