Sangrio (hispane sangría IFA:[sanˈɡɾia]) estas hispandevena refreŝiga drinkaĵo farita el ruĝa vino, oranĝa suko kaj pecoj de fruktoj. Oni povas sukeri ĝin per sukeromielo, kaj almeti brandon (rumon, likvoron...) Ĝi estas drinkata ĉefe dum festoj kaj publikaj amuzadoj.

Sangrio

Ĝia hispana nomo devenas el ĝia ruĝa koloro : en la hispana : sangre = sango, kaj sangria = sangeltiro, flebotomio.

Estas konsilinde lasi la fruktojn maceri kelkajn tagojn en sukera vino, en fridujo, sed almeti la brandon tuj antaŭ servi.

Per sangrio oni tre facile ebriiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti