Sankt-Peterburga Konservatorio

muzika konservatorio en Sankt-Peterburgo, Rusio

Sankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio.

Sankt-Peterburga Konservatorio
konservatorio • lernejo
Informoj
fondodato 20-a de septembro 1862
fondinto(j) Anton Rubinstein vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 59° 55′ 34″ N, 30° 17′ 54″ O (mapo)59.92598430.298262Koordinatoj: 59° 55′ 34″ N, 30° 17′ 54″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Sankt-Peterburgo
Nombroj
nombro de studentoj 870 vd (stato: 1900)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Sankt-Peterburga Konservatorio (Sankt-Peterburgo)
Sankt-Peterburga Konservatorio (Sankt-Peterburgo)
DEC
Sankt-Peterburga Konservatorio
Sankt-Peterburga Konservatorio
Map
Sankt-Peterburga Konservatorio
vdr

En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.

Historio redakti

La Konservatorio aperis en 1861 surbaze de la muziklernejo, kiun establis kaj gvidis elstara rusia pianisto, komponisto kaj dirigento Anton Rubinŝtejn. Ĝia oficiala inaŭguro okazis la 20-an de septembro1862.

Inter 1871 - 1908 katedron de teorioj pri komponado kaj direktado okupis elstara rusa muzikisto Nikolaj Rimskij-Korsakov, kies nomon la Konservatorio portas ekde 1944.

En 1896 la Konservatorio plu funkciis en la nova konstruaĵo, kiu havas du halojn: Granda kaj Malgranda (kun la orgeno). En ĝi estas pli komforaj kondiĉoj por studado kaj muzikado.

Inter 1905 - 1928 la Konservatorion gvidis eminenta rusa komponisto Aleksandr Glazunov. Li sukcesis arigi grandan nombron de spertaj instruistoj edukintaj multajn novajn muzikistojn, fortigi mondan famon de la rusia arto.

Eksteraj ligiloj redakti