Sankt-Valentena tago

La Sankt-Valentena tago, Valentena TagoTago de Valenteno[1] estas festo solenata la 14-an de februaro. Tiutage, amantoj esprimas amon por siaj amatoj.

Sankt-Valentena tago
Tradiciaj simboloj de Valentena Tago inkluzivas korojn, kolombojn, Eroson kaj amleterojn. Poŝtkarto, ĉirkaŭ la jaro 1909.
Tradiciaj simboloj de Valentena Tago inkluzivas korojn, kolombojn, Eroson kaj amleterojn.
Poŝtkarto, ĉirkaŭ la jaro 1909.
festa aŭ feria tago
Alia nomo Valentena Tago
Tago de Valenteno
Festata Kristanoj kaj la kulturoj influitaj de kristanoj
Speco Kristana, kultura, internacia
Signifo kaj senco Amantoj sendas siajn sentojn unu al la alia
Dato 14-a de februaro
Kutimoj kaj tradicioj Sendado de salutkartoj kaj donacoj.
vdr

Tradicie, oni donas malgrandajn kortuŝajn donacojn, kiel amleterojn, ĉokoladaĵojn, kaj florojn. Nuntempe, ĝi ankaŭ estas tago en kiu oni esprimas amikecan amon al bonamikoj aŭ parencoj.

Historio redakti

La tradicio de la tago devenas de la katolika festotago honoranta Sanktan Valentenon, kies morto okazis la 14an de februaro 273. En la 5-a jarcento, Gelasio la 1-a provis forigi la paganajn Luperkalojn (diboĉa kaj karna festo) per la memortago de ĉi tiu sanktulo,[2] rigardata kiel patrono de enamiĝintoj pro tio, ke li kutimis geedzigi kristanajn parojn.

La nuna Valentena Tago komenciĝis kiel angla tradicia popola festo, sed per la brita koloniismo kaj la internacia uzado de la angla lingvo ĝi disvastiĝis tramonde, eĉ en Azio kaj specife en Barato, kie ĝi estas furora. Certe, tiu angla tracidio tre bone enradikiĝis en la konsumisma vivstilo de Usono, kies mondreganta kulturo entrudis la feston en multajn landojn per vasta komerco de donacoj.

La Parlement of Foules de Geoffrey Chaucer enhavas unu el la plej fruaj referencoj al la ideo, ke la Sankt-Valentena tago estu speciala tago por amantoj.

Oni povas sekvi la originojn de la kanto "Roses are Red" (Rozoj estas ruĝaj), kiu estas tre ofta hodiaŭ en la kunteksto de Sankt-Valentena tago, ĝis la epopeo "The Feerie Queene" (La feina reĝino) de Edmund Spencer de 1590:

She bath'd with roses red, and violets blew, And all the sweetest flowres, that in the forrest grew.

La moderna kliŝo de Sankt-Valentena tago troviĝas en la kolekto de anglaj lulkantoj de Gammer Gurton el 1784:

The rose is red, the violet's blue,

The honey's sweet, and so are you.

Thou art my love and I am thine;

I drew thee to my Valentine:

The lot was cast and then I drew,

And Fortune said it shou'd be you.

Ampoemo kiel interkultura evento redakti

La flandra poeto Jan Vanhaelen proponas verki aŭ kundividi ampoemeton al ĉiuj niaj karuloj okaze de ĉi tiu tago.[3] Lia poemeto en 2018 tradukiĝis en 50 lingvojn, interalie en Esperanton.

Tradiciaj simboloj redakti

Referencoj redakti

  1. https://tekstaro.com/?s=63e957ac1aee3
  2. https://www.history.com/topics/ancient-rome/lupercalia
  3. (nederlanda) Betuig je liefde met een gedicht (montru vian amon kun poemo), DW Vlaams-Brabant, p. 12, la 14-an de februaro 2018.

Vidu ankaŭ redakti