Sankt-lukaj kserofitaroj

La sankt-lukaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia Duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko. Antaŭ dek milionoj da jaroj, dum la mioceno, la regiono estis izolita insulo. Tial ĝi enhavas multajn endemiajn speciojn. Post turniĝado al pli arida kontinento estiĝis speciigo en la ekoregiono, kaj granda biodiverseco. Tiu areo entenas la plimulton de la specioj kiuj troviĝas en la duoninsulo.

Sankt-lukaj kserofitaroj
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoMeksiko

Areo3 685 km² (368 500 ha)

Sankt-lukaj kserofitaroj (Tero)
Sankt-lukaj kserofitaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Vegetaĵara tipo en la ekoregiono.

Priskribo redakti

La sankt-lukaj kserofitaroj kovras areon de 3 900 kvadrataj kilometroj en la suda pinto de la subŝtato de Suda Malsupra Kalifornio, apud la urbo Cabo San Lucas. La kserofitaroj etendiĝas ekde la marbordo ĝis altitudo de 250 metroj, kie ekas la laguna-montaraj sekaj arbaroj.

Minacoj redakti

La ekoregiono estas endanĝerigata kaŭze de paŝtado de brutaro kaj ĉasado de karnomanĝuloj.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto   Ĉilio
NT1304 Kaatingo   Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj   Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj   Kolombio,   Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj   Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto   Argentino,   Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti