Agata de Katanio

martirino kaj sanktulino de la kristanaj eklezioj katolika, oktodoksa kaj anglikana
(Alidirektita el Sankta Agata)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sanktulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Agata.

Sankta Agata (naskiĝis ĉirkaŭ 235 en Katanio; mortis la 5-an de februaro 261 samurbe) estas kristana sanktulino kaj martirino. Ŝi mortis sub la romia imperiestro Galieno. Ĝenerale oni pentras ŝin kun pelvo aŭ pleto, en kiu kuŝas ŝiaj mamoj; kelkfoje oni pentras ŝin kun palmobranĉo enmane.

Sankta
Sankta Agata
Martirino
Pentraĵo de Sebastiano del Piombo pri la torturado de Sankta Agata
Pentraĵo de Sebastiano del Piombo pri la torturado de Sankta Agata
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 235 (laŭ iuj fontoj la 8-a de septembro 235)
en Katanio (pli precize la kvartalo San Giovanni Galermo)
Morto 5-an de februaro 261 (0261-02-05)
en Katanio
Mortis per torturo vd
Tombo katedralo de Katanio vd
Religio kristanismoortodoksismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo virgulo vd
Sanktulo
Honorata en Roma kaj Okcidentaj Katolikaj eklezioj, Ortodoksa eklezio
Ĉefsanktejo Katedralo de Katanio
Festotago 5-a de februaro
Atributoj Martira palmo, brustoj sur pleto
Patroneco Virinoj, brustokancero, vulkanaj erupcioj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Agata naskiĝis en Sicilio. Ŝiaj gepatroj estis riĉaj. Ĉar ŝi estis kristanino, ŝi rifuzis la edziniĝproponon de Quintianus, guberniestro de Sicilio. Por puni ŝin, li enbordeligis ŝin dum unu monato. Ĉar ŝi poste daŭre rifuzis, li ordinis, ke oni detranĉu ŝiajn mamojn. Sed nokte aperis Sankta Petro kaj flegis ŝiajn vundojn. Kiam oni rimarkis tion, la guberniestro kuŝigis ŝin sur ardan karbon, kaj ŝi mortis.

Unu jaron poste Etno (vulkano) erupciis. La loĝantoj de Catania iris kontraŭ la lafo kun la vualo de Agata, kaj la fluo haltis.

Kulto redakti

La festotago de Sankta Agata estas la 5-a de februaro. En kelkaj regionoj oni tiam benas panon. Laŭkrede la manĝado de tiu pano evitos damaĝon al la manĝinto kaj al liaj kampoj.

La tombo de Sankta Agata situas en la katedralo de Catania. Ŝi estas patrono de Catania, maltanoj, malriĉuloj kaj paŝtistinoj, sonorilgisistoj, teksistoj kaj oraĵistoj.

La vualo de Sankta Agata kaj aliaj restaĵoj troviĝas en la katedralo de Catania. La plej granda osta relikvo, parto de la kranio, troviĝas en monaĥejo en Kamp-Lintfort (Germanio).