Egbert (mortis la 24-an de aprilo 729) estis episkopo de Lindisfarne, Northumbria, Anglio kaj anglosaksa sanktulo.

Sankta
Egberto
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 639
en Anglio
Morto ĉ. 729
en Iona
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel juna monaĥo li iris al Irlando por studi, kune kun Sankta Chad. Tie en 664 li kaj liaj kunuloj suferis pro pesto, kaj kredis ke li mortos. Sed mirakle li resaniĝis. Reveninte al Northumbria, li verŝajne iĝis episkopo de Lindisfarne. Li kunigis Willibrord kaj aliajn misiistojn por la konvertiĝo de Frisio.

En 684 li malsukcese klopodis persvadi Ecgfrith, reĝon de Neothumbria, ne invadi Irlandon.

En 716 li iĝis monaĥo ĉe la abatejo de Iona, kie li persvadis la monaĥojn akcepti la kalkulon de la dato de Pasko laŭ la maniero de la roma eklezio. Li mortis en Iona Paskon 729.