Sankta Gildas (bretone: GueltasVeltas, kiu signifus "servisto de Dio"[1]; naskiĝis ĉirkaŭ 490; mortis ĉirkaŭ 570) ankaŭ nomata Gildas la saĝuloGildas de Rhuys estis britdevena monaĥo, kiu verkis la unuan historion de Bretonujo kaj fondis la monaĥejon de Saint-Gildas-de-Rhuys en Bro-Gwened.

Sankta Gildas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 500 (0500-01-01)
en Dumbarton
Morto 29-an de januaro 570 (0570-01-29) (70-jaraĝa)
en Rhuys Peninsula
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Strathclyde vd
Familio
Infanoj Allgo • Saint Eigrad • Gwynog vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • misiisto • monaĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de sankta Gildas staranta apud strando ĉe Grand-Mont

Lia festotago estas la 8-a de januaro.

Vivo redakti

Junaĝo en Britujo redakti

Laŭ la pastro Herve Calvez,[2], li naskiĝis en 493 ĉe la nuna Dumbarton apud la rivero Clyde, en Skotlando. Lia patro regis la regionon.

Kiam li estis sep-jaraĝa, li estis kondukita al la fama lernejo de Llanildut, kiu estis ankaŭ monaĥejo. Sankta Ildut estis lia majstro. Ĝis kiam li estis 15-jaraĝa, li studadis tie. Li bone lernis la Biblion, sed ankaŭ la verkojn de Vergilio, Juvenalo, Perse kaj Marcialo, Esopo kaj Klaŭdiano. Li ankaŭ studis la vivon de sankta Jeromo.

En Parizo li daŭrigis sian studadon dum 7 jaroj. Poste, li estis ordenita pastro kaj iris prediki en Britujon.

Predikado en Britujo redakti

En Irlando, lia disĉiplo nomiĝis Finnian, kiu fondis poste la monaĥejon de Clonard. En tiu monaĥejo la nombro atingis ĝis 3.000 anoj.

Post Irlando, li iris en Kimrujon. Li loĝis en Nant-Carvan, la monaĥejo de sankta Cado. Tie li skribis sian unuan libron De excidio Brittanorum. Laŭ Joel Cornette[3], tio okazis inter 515 kaj 530.

Poste, en la enfluejo de la rivero Severn, sur rokego, li konstruis oratorion kaj vivis tie kiel ermito. Li ankaŭ ŝatis gisi sonorilojn.

Predikado en Armoriko redakti

 
La insulo Houat

Pro alveno de piratoj, li devis foriri el sia ermitejo. Sur la insulo Houat, en Bretonujo, li denove provis vivi kiel ermito, sed tro fama li estis por resti kaŝita. De sia kaŝejo, li vidis la klifojn de la duoninsulo Rhuys kovrita per arbaroj. Tien li direktis sin. Sur la ruinoj de malnova romia kastelo, li konstruis monaĥejon. Tiu monaĥejo iĝis baldaŭ poste la ĉefa religia centro de Bro-Wened.

Verkisto ĉe Castennec redakti

 
La rivero Blavet ĉe Pontivy

Dezirante verki en soleco, li elektis monteton apud la rivero Blavet. Li mem fosis groton en la rokegon por vivi tie kun alia monaĥo, Bieuzy. Li skribis sian faman Epistola. Nuntempe tiu loko nomiĝas Castennec, kaj staras tie kapelo dediĉita al la du sanktuloj.

Morto redakti

 
Fonto Saint-Gildas
 
Preĝejo de la monaĥejo en Rhuys

Gildas mortis sur la insulo Houat. Lia tombejo kuŝas en la preĝejo de la monaĥejo de la urbo Saint-Gildas-de-Rhuys, nomata Lokentaz en la bretona lingvo.

Legendo pri Trifine kaj Tremeur redakti

 
Sankta Trifine en kapelo en Pontivy

Conomor estis fama princo de Poher, regiono de Carhaix. Li konkeris Bro-Leon kaj nun provis konkeri Bro-Wened. Li petis de la princo Weroc de Vannes la manon de lia filino Trifine (foje ankaŭ Trephine). Weroc rifuzis, sed tamen petis konsilion de Gildas. Por preventi militon inter la princoj, Gildas konsentis.

La unuaj monatoj pasis feliĉe sed al la edzo ne plaĉis la naskiĝo de la filo Tremeur. Li dehakis la kapon de sia edzino. Oni transportis la korpon al Vannes, al la domo de ŝia patro, Weroc. Freneza pro doloro, tiu ĉi diris al Gildas "Redonu vivon al mia filino ĉar pro via decido, ŝi mortis!".

Laŭ la legendoj, Gildas preĝis, prenis ŝian kapon, remetis ĝin en la taŭgan lokon sur la korpon kaj Tifine denove vivis.

Referencoj redakti

  1. H.Fros, F. Sowa Księga imion i świętych t.2, Kraków 1997, ISBN 83-7097-374-4
  2. Les grands saints bretons Ed. Arthaud 1935
  3. Histoire de la bretagne et des bretons Ed.Seuil 2005