Sankta Klemento Maria Hofbauer

Sankta Klement Maria Hofbauer (Dvořák) (naskiĝis la 26-an de decembro 1751 Tasovice - mortis la 15-an de marto 1820 Vieno) estis pastro kaj redemptoristo, kaj iĝis sanktulo de la Katolika Eklezio.

Sankta
Sankta Klemento Maria Hofbauer
Persona informo
Naskonomo Johannes Dvořák
Naskiĝo 26-an de decembro 1751 (1751-12-26)
en Tasovice
Morto 15-an de marto 1820 (1820-03-15) (68-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Romantikerfriedhof Maria Enzersdorf vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro • pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konsiderata granda persono en la historio de Eŭropo, li influis la Vienan Kongreson, en Varsovio fondis multajn lernejojn por malriĉuloj kaj ankaŭ la unuan knabinan teknikan mezlernejon en Eŭropo. Kiam Napoleono, konkerinte Varsovion, malpermesis monaĥajn ordenojn, Hofbauer transloĝiĝis al Vieno. Kiel sanktulo li estas patrono de Vieno kaj de Varsovio. Kanonizita la 20-an de majo 1909, tial tiu tago apartenas al li en la liturgia kalendaro.

Vivo redakti

Jam kiel knabo Klemens volis iĝi klerikulo. Sed ĉar la rimedoj de la frue vidvinigita patrino ne sufiĉis por permesi al la filo studi, Klemens iĝis lernoknabo bakista en 1767 en Znojmo. Kiel submajstro li venis iam al la surloka premonstrata monakejo Loucký klášter. La abato, post kiam li lernis pri la volego de Hofbauer iĝi pastro, disponigis al li instruadon en la monakeja lernejo. En 1776 Hofbauer volis iĝi ermito; li vivis ne tute du jaroj en memfarita ligna kabano ĉe la pilgrimloko Dyje/Mühlfrauen. Pro nepermeso fare de la registaro pri daŭrigo de la ermita vivo li iris al Vieno laborante kiel bakisto.

Kun alia submajstro nome Emmanuel Kunzmann li pilgrimis dufoje al Romo. La duan fojon li ricevis fare de la posta papo Pio la 7-a (tiam ankoraŭ kardinalo Chiaramonti, episkopo de Tivoli) la permeson vivi ermite en arbaro. Post ses monatoj li tamen reiris Vienon por kontinuigi la studojn. Helpis lin finance certa pia vidvino. Post la fino de la filozofia studoparto li pilgrimis kun alia samlandano el Bohemio, Thaddäus Hübl, en 1784 denove al Romo. Ambaŭ eniris la fare de Alfonso Maria de Liguori fonditan ordenon de la Redemptoristoj. En 1785 li faris la solenajn promesojn kaj finstudis teologion en Frosinone. Ordinite en 1787 ili senditis al Varsovio kie ili estu misiitoj en Kurlando laŭ ordono de lia nuncia moŝto Saluzzo. Kunzmann aliĝis al la duopo en Vieno kiel laika frato. La nuncio retenis ilin en Varsovio kie komisiitis al ili la animzorgadon en la Kirko Sankta Benno: pro tio ili nomiĝis fare de la varsovianoj simple Benno-anoj. La nombro de la redemporistoj polaj kreskis. En 1792 Hofbauer iĝis generalvikario ordena por la provincoj je la alia flanko de la Alpoj.

En la jaroj 1803-1806 li fondis filiojn en Suda Germanujo kaj en Svislando, kiuj ne longe ekzistis. En junio 1808 forpelitis la Redemptoristoj en Pollando kiam regis la landon la okupantaj Francoj kaj la Saksoj. Hofbauer (lia kolego Hübl estis mortinta jam en 1807) revenis al Vieno kie li restis ĝismorte kun interrompo per kelkaj vojaĝoj al Romo. Lia ĉefepiskopa moŝto Sigismund Ernst Hohenwart nomumis lin en 1809 provizore paroĥestron de la Franciskana preĝejo, en 1813 konfesprenanto de la Ursulaninoj kaj estro de la monakeja kirko. Por la Redemptoristoj aĉetitis eĉ propra domo, en kiu Hofbauer kune kun la konvertiĝinto Friedrich August von Klinkowström malfermis edukejon. Post kelkaj jaroj startis esploroj pri la agado de Hofbauer: li ne nur apartenis al kongregacio neaprobita en Aŭstrio sed eĉ estis ties generalvikario! La aŭtoritatoj metis lin antaŭ la alternativo forlasi aŭ la ordenon aŭ la urbon. La ĉefepiskopa viena tamen sukcesis gajni la gracon de imperiestro Francisko la 1-a, ke Hofbauer rajtu resti en Vieno. En oktobro 1819 formale petitis la permeso de la ordenfondo kune kun la rajto fondi kolegiojn. En Aŭstrio ne antaŭ la 22.4.1820 tio permesitis, do mallonge antaŭ la morto de Hofbauer.

Graveco redakti

Hofbauer estis diligenta kaj senlaca predikisto kaj konfesprenanto. Li ege influis multajn elstarulojn, ekz. Clemens Brentano, Friedrich von Schlegel, Adam Heinrich Müller, Zacharias Werner (kiu verkis en 1820 du kantojn je honoro de la unua germana Redemptoristo), Philipp Veit, Klinkowström, Karl Ernst Jarcke, Johann Emmanuel Veith, Anton Günther, Johann Friedrich Heinrich Schlosser (kiu konvertiĝis en1815). Werner kaj Veith iĝis mem Redemptoristoj post la morto de Hofbauer (Veith poste malfrokuliĝis). Ankaŭ Friedrich Christoph Perthes, kiu vizitis Hofbauer en septembro 1816, entuziasmiĝis pri la agado de Hofbauer kaj filozofiis en tiu ĉi kunteksto pri la kredemo de la germanoj (malgraŭ luteranismo). Tion li ankaŭ klarigis al italaj ekleziuloj. Krome li ankaŭ estis intima amiko de Anton Passy.

Fonto redakti

  • Brunner, Sebastian: "Hofbauer, Klemens Maria", en: Allgemeine Deutsche Biographie (12/1880), p. 565-567, kio legeblas interrete tie ĉi.