Sankta-Maria Lago - angle St. Mary Lake - estas la dua plej granda lago en Glaĉera Nacia Parko en Montano (Usono). Situanta sur la orienta flanko de la parko, la "Vojo Iranta al la Suno" paralelas al la lago laŭ ĝia norda bordo. Situanta je alto de 4.484 futoj (1.367 m), Sankta Maria Lago estas pli malvarma kaj kuŝas je preskaŭ 1.500 futoj (455 m) pli alte ol Lago McDonald, la plej granda lago de la parko, kiu situas sur la okcidenta flanko de la Kontinenta Divido.

Sankta-Maria Lago
La lago kun Sovaĝ-Ansera Insulo
La lago kun Sovaĝ-Ansera Insulo
lago
Situo Glaĉera Nacia Parko, (Montano, Usono)
Speco de la lago Natura lago
Datenoj
Koordinatoj 48° 41′ 35″ N, 113° 29′ 57″ U (mapo)48.693055555556-113.49916666667Koordinatoj: 48° 41′ 35″ N, 113° 29′ 57″ U (mapo)
Sankta-Maria Lago (Montano)
Sankta-Maria Lago (Montano)
DEC
Sankta-Maria Lago
Sankta-Maria Lago
Map
Sankta-Maria Lago
Supermara alteco f14484 ft (1367 m)
Surfaca areo 3923 akreoj (15,8 km²)dep1f5
Maksimuma longo 7 mi (11,3 km)dep1f6
Maksimuma profundo 100 mf10
vdr

La lago estas 11,3 km longa kaj cent metrojn profunda. La akvoj de la lago malofte varmiĝas al pli ol 10 °C (50 ) kaj estas hejmo al diversaj specoj de truto. Dum la vintro la laga surfaco ofte plene glaciiĝas, ĝis profundo de pli ol unu metro.

La lago en julio 2002


Eksteraj ligiloj redakti

  • . Alirita 2006-05-08.
  • . Alirita 2006-05-08.