La Sankta Tuniko estas relikvo konservita en la katedralo de Treviro kaj konsistanta en ŝtofopeco kiun oni taksas ero de la tuniko vestita de Jesuo Kristo antaŭ ol li estis krucumita kaj kiun, laŭ la Evangelio laŭ Johano, la romiaj soldatoj ŝarĝitaj pri la kontrolo, poste lotumis.[1]

Infanoj dum la Heilig-Rock-Tage de la Sankta Tuniko - 2010

La aŭtentikeco de la Sankta Tuniko estas pridiskutata. Ĝia ŝanĝanta historio kaj foje ĝiaj malfavoraj porkonservadaj kondiĉoj puŝis por ke oni procedu ankaŭ al ekzameno pri ĝia scienca ekzameno en la jaroj 1973 kaj 1974, kiu tamen ne sukcesis difini, ekzakte, la originon kaj antikvecon de la relikvo.[2]

Historio redakti

Laŭtradicie la tuniko (aŭ plikorekte, ero de ĝi) estus posede akirita de Sankta Helena, patrino de la imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio; la virino ĝin transdonus al Agricio el Treviro ĉefepiskopo de la urbo por ke li ĝin konservu en Treviro, [3]

Tamen, ĉar ĉiam pli ofte oni estis devigite ĝin restaŭradi kaj aranĝi rimedojn por ĝin defendi, la origina stato de la tuniko estis plurofte modifita. Laŭ diversaj esploraj kontroloj, la modifoj koncernis nur la surfacon al kiu estis aldonitaj kaj kunmetitaj aliaj pecŝtofoj respektantaj la substancan unikan nukleon. [4]

La diocezo de Treviro, kiu priskribas la aktualan staton de la relikvo en sia veba retejo, en 2011 informis: la supraj surfaceroj de la tuniko hodiaŭ konsistas, viditaj el la eno al ekstero, en silka, sateno de tulo duonbruna kaj de griza tafeta tolo. Tiu "tafeto" aldoniĝas al tavolo de antikvaj ŝtofaj fragmentoj, ligitaj al elasta subporto. [5]

 
La Sankta Tuniko en 1959
 
Memoriga germana poŝtmarko de 1959.
 
Memorilo pri la pilgrimadoj de1844 kaj 1891, okaze de tiuj de 1891.

Origine la Sankta Tuniko estis menciita unuafojon la 1-an de majo de 1196, kiam la ĉefepiskopo de Treviro, Johano la 1-a, konsekris la ĉefaltaron de la tiama ĵus starigita ĥorejo de la Katedralo de Treviro kaj en ĝi enkorpigis la relikvon.

Kiam la imperiestro Maksimiliano la 1-a vizitis Treviron okaze de kunsido de la parlamento de la regno 1512, petis vidi la Sanktan Tunikon. Ĉefepiskopo, Richard von Greiffenklau zu Vollrads, faris, kiel jam multaj aliaj episkopoj kaj prelatoj en ĉeesto de la imperiestro, nome senstarigis la altaron. Post preĝado per recito de la kanonaj preĝoj, porpreĝe memorigantaj pri la forpasinta edzino de Maksimiliano la 1-a, la civitanoj laŭtvoĉe petis publikan ekpozicion de la Tuniko.

La katedrala kanonika kapitulo starigis, kiel diras la tiuepokaj ksilografioj, balkonan koridoron sur la uesta flanko de la absido, el kiu ekde la sinsekva junio alestiĝis diversaj ekspozicioj. Sugeste de papo Leono la 10-a, la pilgrimadoj oni devis efektivigi sinsekve harmonie kun la vojaĝoj al la sanktejo de Aachen. Tiel estis establite ke la sinsekvoj de pilgrimadoj okazu kun sepjara reveno: 1524; 1531; 1538 e 1545. poste, pro malordoj provokitaj de la lutera reformacio kaj pro militoj, la sinsekvoj ekspozicioj devis ĉesi. La Sankta Tuniko estis konservita, ekde 1632 ĝis 1794 – escepte de kelkaj interrompoj – en la Fortreso de Ehrenbreitstein en Koblenco. Tie la episkopo Johann Philipp von Walderdorff ĝin ekspoziciigis la 4-an de majo de 1765, kuraĝigante ankaŭ pilgrimadon.[6]

La lasta Princo-elektisto de Treviro, Klemento Venceslao el Saksio ĝin transdonis al Augsburg, sed en 1810 ĝin revenigis al Treviro.

Unu el la unuaj literaturaj citaĵoj pri la Sankta Tuniko troviĝas en la versa verko Orendel, reiranta al 1190 ĉirkaŭ.

Pilgrimadoj redakti

Ĝis nun la pilgrimadoj okakoincide kun ekspozicioj de la Sankta Tuniko okazis en la jaroj 1513, 1514, 1515, 1516, 1517, 1524, 1531, 1538, 1545, 1655, 1765 (Koblenco), 1810, 1844, 1891, 1933, 1959 kaj 1996.

En 1810, okaze de la reveno al Treviro el Augsburg, la Tuniko estis publike montrata laŭlonge de 18 tagoj kun alfluo de entute de 220.000 pilgrimuloj.

Okaze de la ekspozicio de 1844, daŭrinta 7 semajnojn, atingis Treviro unu miliono da pilgrimoj. Tiu ekspozicio ekscitis kunvenojn de spertuloj por publikaj debatoj, kaj estis ankaŭ okazo por ke verkisto Otto von Corvin verku kontraŭklerikan libron titolitan Pfaffenspiegel (La spegulo de la pastro) kaj humuristo kaj pripolitika verskisto Rudolf Löwenstein aranĝi satiran poemon Freifrau von Droste-Vischering zum heil’gen Rock nach Trier ging (La baronino de Droste-Vischering iris al la Sankta Tuniko). Sacerdoto Johannes Ronge skribis leteron al la tiama episkopo de Treviro, Wilhelm Arnoldi, en kiu li publike stigmatizis la idolkulton kiu, laŭ li, altiras pilgirmantojn al la Sankta Relikvo. Preterlasante la katolikan instruon, laŭ kiu la vera aŭ supozita relikvo estas nur okazo por malkovri kaj restadi kun Dio metante pri la sanktaj aferoj, li tiom protestis ke la superaj regantoj de la Katolika Eklezio lin ekskomunikis: li sekve malproksimiĝis el la Eklezio por fondi la “Germanan Katolikan Eklezion", kaj poste la “Movadon de Libera Religio”.

En 1891 aperis en internaciaj informiloj la anonco laŭ kiu la Trevira episkopo, Michael Felix Korum, estas organizanta kroman ekspozicion de la Sankta Tuniko kun la rilataj pilgrimadoj, kiuj realiĝis poste internacinivele, do ne nur germane. Ĉi-kaze la pilgrimoj atingis la nombron de du milionoj da homoj.[7]

En 1933, okaze de la Sankta Jaro, oni organizis ankaŭ ekspozicion de la Sankta Tuniko, kies rezulto estis du milionoj da vizitantaj devotuloj.

La lasta publika pilgrimaro efektiviĝis en 1996 sub la devizo Mit Jesus Christus auf dem Weg (Sur la vojo kun Jesuo Kristo) kun ĉirkaŭ 700.000 pilgrimantoj al la Sankta Tuniko.

De tiam la diocezo de Treviro organizas ĉiujaran septagan viziton al la lokoj de la Sankta Tuniko, kiu ne estas ekspoziciata sed nur vizitata en la ĉambro-kapelo meze de kiu ĝi estas enkestete konservata.

Papo Benedikto la 16-a pilgrime vizitis la Sanktan Tunikon la 15-an de aprilo de 2012 okaze de la 5-a centjara datreveno de ĝia unua ekspozicio. Ĉi-kaze li difinis la Sanktan Tunikon simbolo de la unueco de la Eklezio. [8]

Aŭtentikeco de la Sankta Tuniko de Treviro redakti

Pri tiu temo ĝenerale oni konvenas en la neebleco alveni al certa informo pro manko de certaj fontoj. La kulto, tamen, pro tio ne estas malpermesita ĉar ĉiukaze la Sankta Tuniko direktigas la atenton al la Sinjoro Jesuo kiu reale estis senvestita kaj, laŭ la katolika kredo, estas vere adorinda. Do la problemo ne povas kuntreni la religian katolikan kredon.[9]

Kromaj Sanktaj Tunikoj redakti

Iu Sankta Tuniko (plibone “peco de tuniko”) estas kultata en Sankt-Peterburgo kien pilgrimas kristanaj ortodoksuloj gviditaj de la Orienta Kristana Eklezio, kaj simile oni povas konstati en Katedralo de Sankta Sofia de Kievo.

Alia Sankta Tuniko estas kultata kiel relikvo en Argenteuil (Francio), laŭtradicie donita de la bizanca imperiestrino Ireno al la imperiestro Karolo la Granda.

Ĉu tiuj orientaj Tunikaj pecoj havas la saman supozitan fonton de tiu de Treviro?

Notoj redakti

  1. Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. (Joh 19, 23-24)”, La versego citita de la evangeliisto estas tiu de la libro de la Psalmoj n. 22 (21), 19.
  2. Ursula Bartmann, Kleiner Reiseführer zum Heiligen Rock; Seite 69–75.
  3. germane Wetzer und Welte, Kirchenlexikon, Band 9, Seite 333, Herder, 1852, Zur Trierer Tradition des Hl. Rockes
  4. Untersuchungsbericht von 1891
  5. germane Webseite des Bistums Trier, über den Hl. Rock Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
  6. germane Zur Hl. Rock-Ausstellung bzw. Wallfahrt von 1765
  7. germane Meyers Konversationslexikon 1905
  8. [1][rompita ligilo].
  9. CABROL, Fernand (1907-1948), Henri LECLERCQ (1913-1948), Henri MARROU (1948), dir.,Dictionnaire d'archéologie chrétienne et de liturgie, Letouzey et Ané, Paris, 1907-1953.Tiu verko, pritraktanta la Sanktan Tunikon de Argenteuil, interesas ankaŭ tiun de Trevir o.

Bibliografio redakti

Genmalingve:

  • Erich Aretz, Michael Embach, Martin Persch, Franz Ronig (Hrsg.): Der Heilige Rock zu Trier. Studien zur Geschichte und Verehrung der Tunika Christi; Trier, 19962; ISBN 3-7902-0173-1.
  • Michael Embach: Dokumentation zur Trierer Heilig-Rock-Verehrung; in: Jahrbuch des Kreises Trier-Saarburg, 1991.
  • Michael Hesemann: Die stummen Zeugen von Golgatha. Die faszinierende Geschichte der Passionsreliquien Christi; München: Hugendubel, 2000; ISBN 3-7205-2139-7.
  • Ursula Bartmann: Ein "Reiseführer" zum Heiligen Rock; Trier: Paulinus, 2010; ISBN 978-3-7902-1800-8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Aliaj projektoj redakti