Sanktamarta parulio

La Sanktamarta parulio (Basileuterus basilicus) estas neotropisa specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanktamarta parulio
Sanktamarta parulio
Sanktamarta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. basilicus'
Basileuterus basilicus
(Todd, 1913)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Ĝi estas endemia de norda Kolombio nome de Sierra Nevada de Santa Marta de kie devenas la nomo de la specio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj habitatofragmentado. Estas nur 1,000 al 2,500 individuoj kaj tiu populacio malpliiĝas tendence en malgranda kaj fragmentata habitato de nur 4,540 km². Ili loĝas ĉe subkreskaĵaro kaj bordoj de ĝenataj humidaj montararbaroj kaj duarangaj, ĉefe ĉe malgrandaj montorojoj kaj ravinoj, kaj en arbustaro super la arbolimo. Ili ankaŭ ege asociiĝas kun densaj aroj de bambuo Chusquea. Ĉiuj vidaĵoj estis el 2,100 al 3,000 m, kun majoritato super 2,300 m. Ŝajne ili toleras moderan degradadon de sia biotopo.

Ĝi estas 14 cm longa parulio ege rimarkinda kaj olivverdeca supre kaj flava sube, kun tre markata nigrablanka kapobildo. Ĝi estas nekonfuzebla kaj eble la plej distinga membro de ties genro. La alvoko estas mallonga milda trilado, dum la kanto restas nedokumentata.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti