Santa Ana (Kalifornio)

urbo de Kalifornio en Usono
Pri aliaj loĝlokoj ankaŭ nomataj "Santa Ana" vidu la apartigan liston Santa Ana.

Santa Ana estas grandurbo en Usono, en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Orange (Kalifornio). Ĝi estas administra urbo de la kantono. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 310 227 personoj sur areo de 71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 373 loĝantoj/km².

Santa Ana
urbo de Usono • sanctuary city • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Orange
Poŝtkodo 92701–92708, 92711, 92712, 92728, 92735, 92799
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310 227  (2020) [+]
Loĝdenso 4 373 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 44′ N, 117° 53′ U (mapo)33.740833333333-117.88138888889Koordinatoj: 33° 44′ N, 117° 53′ U (mapo) [+]
Alto 35 m [+]
Areo 70,95 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Santa Ana (Kalifornio)
Santa Ana (Kalifornio)
DEC
Santa Ana
Santa Ana
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Santa Ana en Kalifornio
Santa Ana (Usono)
Santa Ana (Usono)
DEC
Santa Ana
Santa Ana
Situo de Santa Ana en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Ana, California [+]
vdr
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Santa Ana en la sudokcidenta parto proksime de Los Anĝeleso

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Santa Ana situas laŭ rivero havanta same tiel la nomon Santa Ana kaj laŭ aŭtovojo (ankaŭ tiu nomiĝas Sankta Ana). La marbordo troviĝas je 16 km-oj.

Historio redakti

Indianoj vivis tie antaŭ apero de la hispanoj. En la 1770-aj jaroj la unuaj eŭropanoj nomumis la lokon kaj la ĉirkaŭaĵon valo de Sankta Anna. En 1810 hispana serĝento havis tie terkoncesian bienon, kiu havis la nomon "Santiago de Santa Ana". En 1848 Usono venkis Meksikon en milito, sekve grandnombre alvenis usonanoj. En 1906 interurba tramo ekfunkciis el Los Anĝeleso. Baldaŭ tiu ŝanĝiĝis al aŭtovojo. Dum la 2-a mondmilito armea bazo funkciis ĉe la urbo.

Klimato redakti

Santa Ana havas mediteranean klimaton, kun freŝaj, malsekaj vintroj kaj la sekan, varman sunan someron. Ĉiujare pluvas resume 356 mm (de novembro ĝis aprilo).

Eksteraj ligiloj redakti