Santa Eulalia del Campo

Santa Eulalia del Campo [santaeŭLAlja delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Santa Eulalia del Campo estas etimologie komprenebla kiel Sankta Eŭlalia de la Kamparo.

Santa Eulalia del Campo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 017  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 1° 19′ U (mapo)40.568765-1.314525Koordinatoj: 40° 34′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 984 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Santa Eulalia del Campo (Provinco Teruelo)
Santa Eulalia del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Santa Eulalia del Campo
Santa Eulalia del Campo
Situo de Santa Eulalia del Campo
Santa Eulalia del Campo (Hispanio)
Santa Eulalia del Campo (Hispanio)
DEC
Santa Eulalia del Campo
Santa Eulalia del Campo
Situo de Santa Eulalia del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Eulalia del Campo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 34 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Oriente de la municipa kerno estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Krome la komarka ŝoseo A-1511 direktas sin al Pozondón, kaj loka ŝoseo al Alfambra. Ĝi distas 34 km de Teruelo, 153 km de Zaragozo, 174 km de Valencio, 221 km de Huesca kaj 276 km de Madrido.

Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de la rivero Jiloca, okcidente de la montaro Sierra Palomera. La orografio de la municipa teritorio estas markita per la depresio Calamocha-Teruel, kreita de la rivero Jiloca, kaj de la limigaj montaroj, nome la Sierra de Albarracín okcidente kaj la sierra Palomera oriente, ambaŭ integritaj en la Iberia Sistemo. La altitudo gamas inter 1280 m sudokcidente kaj 980 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 984 m super marnivelo.

Nordokcidente: Alba Norde: Alba kaj Torremocha de Jiloca Nordoriente: Torremocha de Jiloca
Okcidente: Pozondón kaj Albarracín   Oriente: Camañas
Sudokcidente: Cella Sude: Cella kaj Villarquemado Sudoriente: Villarquemado

Historio redakti

 
Blazondomo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda, ekzemple konkerante la areon de Monreal del Campo. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono kaj precize post la konkero de 1171 estis klara dominado fare de kristanoj.

En la dokumentoj de la reĝo Jakobo la 1-a referencaj al la provinco Teruelo, oni aludas al Santa Eulalia nur en unu koresponda al la 7a de marto 1258m kie oni diras: “el Rey se constituye, a ruegos de D. Álvaro Pérez de Azagra, Señor de Albarracín, en fiador de Gil Sánchez, justicia de Teruel, y de los suyos por las aldeas de Santa Eulalia y Gadel, por las cuales estaba obligado D. Álvaro, por 8.000 sueldos jaqueses”.

La teritorio apartenanta al la Sierra de Albarracín, ekdependis de la senjorlando de Azagra. Álvaro Pérez de Azagra donis ĝin al sia filino kiel parto de la doto kiam ŝi edziĝis al D. Teobaldo de Navarra, ĝis en 1284 la menciita senjorlando estis konkerita de Pedro la 3-a.

Inter gravuloj de Santa Eulalia menciindas Isidoro de Antillón y Marzo, kiu naskiĝis en Santa Eulalia en 1778 kaj mortis en 1814. Li estis kuristo, liberala politikisto, fekunda verkisto, historiisto kaj geografo.

Aktualo redakti

 
Detalo de la urbodomo.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, betoj), forstado kaj brutobredado.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Santa Eulalia del Campo oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 066 loĝantoj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, du ermitejoj, pluraj blazondomoj, la urbodomo, surstrataj kapeloj, muelejo, fabrikkameno, krucmonumento, piedirado tra naturaj lokoj (verda vojo) ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti