Santa Maria (Bulakano)

Santa Maria, - tagaloge Bayan ng Santa Maria - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Santa Maria
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3022
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 289 820  (2020) [+]
Loĝdenso 3 188 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 49′ N, 120° 57′ O (mapo)14.818333333333120.95633333333Koordinatoj: 14° 49′ N, 120° 57′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 90,92 km² (9 092 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Santa Maria (Filipinoj)
Santa Maria (Filipinoj)
DEC
Santa Maria
Santa Maria
Situo de Santa Maria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Maria, Bulacan [+]
vdr
Salutarko en Santa Maria

Geografio redakti

Santa Maria situas sur ebenaĵo (tamen norde kun montetoj) en interno de la insulo laŭ la samnoma rivero Santa Maria [1]. Bocaue troviĝas nur 8, Marilao 11, Plaridel 14, provinca ĉefurbo Malolos 17, Kezonurbo 20, ĉefurbo Manilo 30 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Antaŭ ol la hispanoj venis al Filipinoj en 1521, Santa Maria estis nur vasta sovaĝejo, loĝata de sovaĝaj bestoj kaj kovrita de densaj pluvarbaroj. La hispana erao daŭris inter 1521–1898. Ekde 1647 la sporadaj domoj apartenis al Bocaue. Dominikanoj fondis bienon en 1699. Sendependa vilaĝo estis fondita fare de franciskana monaĥo en 1793. samtempe kirko estis konstruita, kiu estis preta en 1800. La vilaĝanoj ĝenerale luis teron de la monaĥoj. Dominado de Usono komenciĝis en 1898, fine de japanoj inter 1942-1945. Santa Maria atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj. En 2005 la kampuso ekfunkciis. Santa Maria estas kandidato pri komponenta urbo.

 
Urbodomo de Santa Maria

Ekonomio redakti

Santa Maria estas komerca urbo, sed en 2003 oni malfermis specialan ekonomian zonon. Rizoj, maizoj, legomoj, bredadoj, fiŝkaptadoj estas la ĉefaj agrikulturaj produktoj de la komunumo. La industria zono prilaboras agrikulturajn produktojn, krome ekzistas hejma industrio pri mebloj kaj piroteknikaj uzinoj. La urbego menciindas, kiel turisma celloko por ferii, krome ekzistas riĉaj kuŝejoj de gruzoj, sabloj kaj vulkanaj tofoj.

Religio kaj eduko redakti

 
Preĝejo en Santa Maria

Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj (91%), krome estas metodistoj, pluraj sektoj, eĉ Islamo ĉeestas. La politeknika universitato funkciigas kampuson en Santa Maria.

Trafiko redakti

Santa Maria estas alirebla laŭ negravaj vojoj.

Klimato redakti

Santa Maria situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 1005 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Merkato en Santa Maria

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Santa Maria estis la hejmurbo de poeto en:José Corazón de Jesús.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans