Santo Stefano (insulo)

Santo Stefano (itale Sankta Stefano) estas insulo en la Ponza Insularo en Italio. Kune kun insulo Ventotene ĝi konsistigas la municipon Ventotene.

Santo Stefano
La eksa malliberejo
La eksa malliberejo
La eksa malliberejo
insulo [+]

AkvejoTirena maro

Koordinatoj40° 47′ N, 13° 27′ O (mapo)40.78944444444413.454166666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 13° 27′ O (mapo) [+]
Areo0,27 km² (27 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Santo Stefano (Italio)
Santo Stefano (Italio)
DEC
Santo Stefano
Santo Stefano
Map
Santo Stefano
Vikimedia Komunejo:  Santo Stefano (island) [+]
vdr
Situo en la Ponza Insularo

La insulo estas ovala, kun diametro de ĉirkaŭ 600 metroj. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 0,27 km² kaj situas ĉirkaŭ 2 km oriente de insulo Ventotene. Ĝiaj koordinatoj estas 40° 47′ 24″ N 13° 27′ 15″ O / 40.79000 °N, 13.45417 °O / 40.79000; 13.45417 (mapo).

Kiel la tuta insularo la insulo havas vulkanan originon. Sur ĝi estas nur unu konstruaĵo, cirkla malliberejo konstruita en la burbona epoko, ĉirkaŭ 1794–1795, de Ferdinando la 4-a kaj uzata ĝis 1965. La iom notindaj malliberuloj, escepte de Carmine Crocco, Gaetano Bresci kaj Luigi Settembrini, estis senditaj tien dum la faŝisma jardudeko, kiel kontraŭuloj al la reĝimo. Inter ili estis la itala eks-prezidanto Sandro Pertini. Politikaj malliberuloj tie en 1941, dum la dua mondmilito, verkis la "Manifeston de Ventotene", kiu postulis unuiĝon de la eŭropaj landoj.

En la romia tempo la insulo havis diversajn nomojn, ekzemple Partenope, Palmosa, Dommo Stephane kaj Borca.

Nun la insulo estas neloĝata kaj en privata posedo.