La saolo (sao la) aŭ vjetnama antilopo (Pseudoryx nghetinhensis) estas sola specio de la genro Pseudoryx el familio bovedoj (Bovidae). Ĝi estas tre rara mamulo, antaŭ malapero.

Pseudoryx nghetinhensis distribution

La scienca nomo (Pseudoryx) signifas „ŝajn-orikso”, ĉar kavkornoj de la specio tre similas al tiuj de la specioj de genro Oryx, precipe al bejzo (Oryx beisa). Dua parto de la latina nomo aludas al du vjetnamaj regionoj en kiuj vivas la besto.

Malkovro redakti

Ĝi estas la lasta hufula besto, kiun la okcidentaj zoologoj ekkonis. Oni priskribis ĝin oficiale nur en 1993. Ĝia malkovro estis tiutempe sensacio, ĉar neniu kredis, ke ekzistas nemalkovritaj, grandkorpaj specioj sur la Tero, fine de la 20-a jarcento.

En majo de 1992, oni trovis paron da kavkornoj de nekonata besto, en nordokcidenta parto de Vjetnamo, en la Nacia parko Vu-Quang. Poste okazis larĝaj esploroj, ekspedicioj kaj ĝis fino de la jaro, oni trovis pluajn 20 parojn da kavkornoj, plimulton ĉe kamparanoj proksime al la nacia parko. Evidentiĝis, ke la lokanoj bone konas la beston kaj regule ĉasas ĝin. Oni diris, ke la besto vivas en grupetoj, kaŝe, evitas la kultivatajn agrojn.

Spite al la larĝaj esploroj, oni kaptis la unuan beston nur en 1996, en la najbara Laoso. Ekde tiam oni kaptis pluajn bestojn kaj fotis ilin en la arbaro. La 13 kaptitaj bestoj baldaŭ post la kaptiĝo mortis pro la streso. Oni ne povas bredi ĝin en zooparkoj.

Aspekto redakti

Ĝia korpo longas 180 cm, postkola alto estas 90 cm, pezas 100 kg. La besto estas malhel-bruna, sur la vango videblas karakteriza blanka desegnaĵo, kies grando, formo varias ĉe la individuoj. Ĝia korpokonstruo similas al tiu de la afrika plumtufa antilopo, verŝajne pro la simila vivteno. Ĝia kapo similas al tiu de la granda kuduo, sed la kornoj estas malsimilaj. La kavkornoj longas ĉ. 50 cm, estas maldikaj kaj rektaj. La kornoj de la virbesto estas pli grandoj ol tiuj de la inbesto.

Vivloko redakti

Ĝi vivas en Laoso kaj Vjetnamo, precipe en la malfacile alireblaj montaraj pluvarbaroj en alto de 300 ĝis 1800 metroj. Ĝia vivareo povas esti ĉ. 8000 km².

Vivmaniero redakti

Pro la kaŝa vivmaniero, oni scias malmulte pri la besto. Laŭ la lokanoj, ĝi vivas sola aŭ en paro, verŝajne nutras sin per folioj, naskas en majo-junio.