Sarabando (france sarabande, itale kaj hispane zarabanda) estas danco de hispana kaj/aŭ latinamerika origino, origine rapida (kaj en 1583 malpermesita en Hispanio, ĉar tro erotika) sed poste, en sia plej konata formo, digna kaj malrapida en 3/4-takto. Sarabandojn ofte komponis la komponistoj de la baroko, kaj ĝi regule estas parto de la baroka suito.

Sarabando duume de Johann Kuhnau Pri tiu ĉi sono Aŭdi

Unu el la plej famaj sarabandoj, origine portugala, nomiĝas portugale A Folia, hispane La Folía kaj france Folie d'Espagne; ĝian melodion uzis multaj komponistoj ekde Claudio Monteverdi kaj Arcangelo Corelli ĝis hodiaŭ.

"Sarabando" estas ankaŭ la nomo de portelevida filmo de Ingmar Bergman.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti