Sarah Carter

kanada aktorino

Sarah Carter (30-an de oktobro 1980 en Toronto, Ontario) estas kanada aktorino. Ŝi estas konata pro ludo en filmoj DOA: Dead or Alive kaj Final Destination 2.

Sarah Carter
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1980 (1980-10-30) (43-jaraĝa)
en Toronto
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Toronta Metropola Universitato • Neuchâtel Junior College vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2000– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Carter plenkreskis en Winnipeg, Manitoba. Ŝi studis en Ryerson Theater School en Toronto.

En 2001 Carter havis la unuan gastoludon en televida serio Wolf Lake kaj iom poste en Dark Angel kaj Undeclared.

Kun ludo en la psiĥo-trilero Mindstorm ŝi pruvis sian talenton kaj atingis en 2001 tiel fine akcepton en la filma mondo. En tiu filmo ŝi ludis forkaptitan filinon de senatoro. Ŝi ludis ankaŭ en filmo Final Destination 2 en 2003.

Ekde junio de 2011, Carter ludas Margaret en sciencfikcia serio de Steven Spielberg, Falling Skies.

Filmaro (elekto) redakti

  • 2001: Trapped
  • 2002: K-9: P.I.
  • 2003: A Date with Darkness: The Trial and Capture of Andrew Luster
  • 2003: Final Destination 2
  • 2004: Haven
  • 2004–2005: Smallville
  • 2005: Berkeley
  • 2005–2006: NUMB3RS
  • 2006: DOA: Dead or Alive
  • 2006: National Lampoon’s Pledge This!
  • 2006: Skinwalkers
  • 2006–2008: Shark (38 epizodoj)
  • 2009: CSI: NY (3 epizodoj)
  • 2010: White Collar
  • 2011–2015: Falling Skies (televida serio)
  • 2012: The Vow

Eksteraj ligiloj redakti