Sardona-Glaĉero (germane Sardonagletscher en la alemana lingvo ankaŭ nomata Chligletscher) estas restaĵo de valglaĉero en la Glarusaj Alpoj en Kantono Sankt-Galo, Svislando.

Sardona-Glaĉero
Piz Sardona kun Sardona-Glaĉero
Geografia situo CH1903: 737929 / 204035 (mapo)46.9730555555569.2513888888889Koordinatoj: 46° 58′ N, 9° 15′ O; CH1903: 737929 / 204035 (mapo)
Sardona-Glaĉero (Svislando)
Sardona-Glaĉero (Svislando)
DEC
Sardona-Glaĉero
Sardona-Glaĉero
Map
Sardona-Glaĉero
Estiĝloko Piz Sardona
Longeco 0,36 km
Larĝeco 0,2 km
Areo 0,70 km²
Glacikvanto 0,01 km³
Elfluanto(j) CalfeisTaminaRejno
Jara retiriĝo/kresko 37 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Priskribo redakti

Sardona-Glaĉero situas sur la teritorio de la komunumo Pfäfers. Ĝi estiĝas sub la pinto de Piz Sardona je alteco de 2900 m s.m. Piz Sardona (aŭ germane Surenstock, alteco 3056 m.s.) situas sur la limo inter Kantono Sankt-Galo kaj Kantono Glaruso. La glaĉero fluas je la orienta flanko de la montopinto ĝis al alteco de proksimume 2600 m kun deklivo de ĝis 30%. Konsiderante la aktualan rapidan retiriĝon oni devas kalkuli, ke la glaĉero ĝis post inter 10 kaj 20 jaroj komplete fordegelis kaj malaperis.

Elfluanto redakti

La glaĉero nutras la montarriveron Calfeis. Tiu alfluas tra la Calfeis-Valo al la rivero Tamina, kiu post trafluo de Gigerwald-Lago kaj la Tamina-Valo en Bad Ragaz alfluas al Rejno.

Monda Naturheredaĵo redakti

Saronda-Glaĉero apartenas kiel parto de Piz Sardona al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti