Sarganslando (elektodistrikto)

La Elektodistrikto Sarganslando (germane Wahlbezirk Sarganserland) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis kreita el post la akcepto de la nova kantona konstitucio la 10-an de junio 2001 el la malnova distrikto Sargans. La elektodistrikto havis 36328 loĝantojn la 31-an de decembro 2006 kaj kovras areon de 517.92 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 37255 personoj.

Elektodistrikto Sarganslando
Blazono de Sarganslando
Kastelo Sarganso
Mapo de la elektodistrikto Sarganslando
Kantono Sankt-Galo
Ĉefloko Ne estas ĉefloko
Koordinatoj  47° 2′ N 9° 26′ O / 47.033 °N, 9.433 °O / 47.033; 9.433 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ N 9° 26′ O / 47.033 °N, 9.433 °O / 47.033; 9.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 37255 (2009-12-31)
Areo 517,92 km²
Loĝantardenseco 71,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1725
vdr

Geografio redakti

 
Rigardo de Laufböden al Mels kaj Sargans

Sarganslando situas en la regiono de la historia urbo Sargans inter la Glarusaj Alpoj kaj la Churfirsten. Sude ĝi atingas la Alpan Rejnon kaj limas al Kantono Grizono norde ĝin limigas la Valenlago je kies alia fino situas la elektodistrikto See-Gaster.

En Sarganslando situas la plej altaj montoj de Kantono Sankt-Galo kun la plej alta pinto Ringelspitz kun alteco de 3247 m s.m., kaj ankaŭ du glaĉeroj, nome Pizol-Glaĉero kaj Sardona-Glaĉero.

Historio redakti

Sarganserlando estas historie kreskinta kulturregiono kun propra identeco. De la 13-a ĝis 15-a jarcento ĝi apartenis al la iama Grafejo Sargans, poste ĝi estis ĝis la 18-a jarcento komunue administrita teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1803 Sarganslando estis aldonita al la nove fondita Kantono Sankt-Galo, konservis tamen ĝis hodiaŭ sian statuson kiel aparta regiono kun propra politika vivo kaj kulturo.

Komunumoj de la elektodistrikto Sarganslando redakti

La elektodistrikto konsistas el la sekvantaj komunumoj: La nombroj de la loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006

Monda naturheredaĵo redakti

Sarganslando apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti