Sarmizegetusa

vilaĝo en Rumanio

Sarmizegetusa [sarmizeĝetusa] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en distrikto Hunedoara en Rumanio. La loko situas en la regiono Transilvanio de Rumanio, sudokcidente de la urbo Hațeg.

Sarmizegetusa
Komunuma sidejo
dava • arkeologia loko • antikva urbo • fortreso • templo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Sarmisegethusa, Várhely (hungare)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 31′ N, 22° 47′ O (mapo)45.51277777777822.783611111111Koordinatoj: 45° 31′ N, 22° 47′ O (mapo)
Sarmizegetusa (Rumanio)
Sarmizegetusa (Rumanio)
DMS
Alto super maro 506 m
Poŝtkodo 337415
Loĝantaro
– komunumo 1.209 (en 2011)
– vilaĝo 549 (en 2011; 672 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 91063
vdr

Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Breazova, Hobița-Grădiște, Păucinești kaj Zeicani.

Historio redakti

Sarmizegetusa estis la ĉefurbo de la antikva regno Dakio.

Proksimume 40 kilometrojn de la antikva dakia ĉefurbo dum la 2-a jarcento konstruiĝis la romia setlejo Colonia Ulpia Traiana Augusta, kiu estis antaŭvidita kiel formala nova centro de la romia provinco, sed la fakta administra regejo de la provinco tamen restis la antikva dakia ĉefurbo.

Ekde la mezepoko la loko rumana nomiĝas Grădiște, hungare Várhely kaj germane Burgort. La mezepoka loĝloko unuafoje menciiĝis en la jaro 1315. Ĝis 1919 la loko apartenis al Hungario (Hunyad vármegye), kaj ekde tiam formale estas komunumo de la ŝtato Rumanio. Dum la jaro 1910 Grădiște havis 1 043 loĝantojn (rumanoj, hungaroj kaj germanoj); dum 1992 temis pri 715 (rumanoj).

Oni nuntempe ofte prirabas la areon kaj vendas la trovitaĵojn eksterleĝe.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti